Robert Wight | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1796 en East Lothian | ||||
Morto | 26-an de majo 1872 (75-jaraĝa) en Reading | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ernest Octavius Wight vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • kirurgo vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert WIGHT MD, RSL, LSL (6a de Julio 1796 – 26a de Majo 1872) estis skota kuracisto en la Brita Orienthinda Kompanio, kies profesia kariero okazis entute en suda Barato, kie liaj plej grandaj atingoj estis pri botaniko – kiel ekonomia botanikisto kaj grava taksonomiisto en suda Barato. Li kontribuis al la enkonduko de la amerika kotono.
Kiel taksonomiisto li priskribis 110 novajn genrojn kaj 1267 novajn speciojn de florplantoj. Li dungis baratajn botanikajn artistojn por bildigi grandan nombron de plantoj kolektitaj de li mem kaj de barataj kolektistoj kiujn li trejnis. Kelkaj el tiuj ilustraĵoj estis publikigitaj de William Hooker en Britio, sed el 1838 publikigis serion de ilustritaj verkoj en Madraso inklude la senkolora, ses-voluma Icones Plantarum Indiae Orientalis (1838–53) kaj la du man-kolorigita, du-volumaj verkoj, Illustrations of Indian Botany (1838–50) kaj Spicilegium Neilgherrense (1845–51). Poste li retiriĝis el Barato en 1853, kiam li jam estis publikiginta 2464 ilustraĵojn de hindiaj plantoj.
Bibliografio
- Basak, RK (November 1981). "Robert Wight and His Botanical Studies in India". Taxon. 30 (4): 784–793. doi:10.2307/1220080.
- Noltie, H. J. (2007) Robert Wight and the Botanical Drawings of Rungiah and Govindoo. Royal Botanic Garden Edinburgh.
- The Life and Work of Robert Wight. (Book 1) ISBN 9781906129033
- Botanical Drawings by Rungiah & Govindoo: the Wight Collection. (Book 2) ISBN 9781906129002
- Journeys in Search of Robert Wight (Book 3). ISBN 978-1-906129-02-6
- Noltie, H. J. (2005). The Botany of Robert Wight. A.R.G. Gantner Verlag. ISBN 3906166406.