Robert Wiene | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1873 en Breslaŭo, Germana Regno |
Morto | 15-an de julio 1938 (65-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Hungario • Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • aktoro • reĝisoro |
Robert WIENE (n. la 27-an de aprilo 1873 - m. la 16-an de junio 1938) estis grava germana reĝisoro de la periodo de mutaj filmoj.
Robert Wiene naskiĝis en Breslau (tiam en germana Silezio), kaj estis la filo de la populara teatraktoro Conrad Wiene. Lia plijuna frato ankaŭ fariĝis aktoro, sed Robert unue studadis juron en la universitato de Berlino. Lia unua apero en filmo okazis en 1912, en Die Waffen der Jugend.
Liaj plej memoreblaj filmoj estas la hororfilmo Das Cabinet des Dr. Caligari kaj kinadapto de la romano Krimo kaj Puno. Ambaŭ filmoj ege influis tiutempan germanan kinon. Wiene mortis en Parizo pro kancero, nur dek tagojn antaŭ la finpretigo de spionfilmo, Ultimatum. La filmo estis finita de amiko de Wiene, Robert Siodmak.
Eksteraj ligiloj
- Robert Wiene ĉe IMDB
- Teilnachlass Robert Wiene en germana filminstituto, Frankfurt germane
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.