Robert Walker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Robert Walker | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1918 en Sallaga Urbo | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 1951 (32-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Usono | ||||
Mortis per | trodozo vd | ||||
Tombo | Washington Heights Memorial Park vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | American Academy of Dramatic Arts vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jennifer Jones vd | ||||
Infanoj | Robert Walker Jr. vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1939–1951 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Robert WALKER (la 13-an 1918 - la 28-an de aŭgusto 1951) estis usona kinoaktoro.
Vivo
Walker estis naskita en Sallagurbo, Utaho. Li studis ĉe la American Academy of Dramatic Arts en Novjorko kie li studis en la jaroj 1937-1939.
En tiuj jaroj li tie konis la aktorinon Phyllis Ailey kiu poste ŝanĝis sian nomon al Jennifer Jones. Ili estis geedziĝintaj en Tulsa, Oklahomo, en 1939 kaj havis du filojn.
En 1941 Phyllis renkontis produktanton David O. Selznick kiu ŝanĝis ŝian nomon al Jennifer Jones kaj lanĉis ŝian karieron. Ŝi iĝis lia amantino kaj post ŝia eksedziĝo de Walker en 1945, iĝis lia edzino.
Selznick helpis al Walker akiri kontrakton ĉe Metro-Goldwyn-Mayer. Walker partoprenis la militdramon Bataan (1943) kaj la filmon Madame Curie.
En 1944, li partoprenis en la filmo Since You Went Away kune kun Shirley Temple, Jennifer Jones kaj Claudette Colbert, verkita kaj produktita fare de Selznick.
En la sama jaro li partoprenis en la filmo Thirty Seconds Over Tokyo pri Doolittle Raid kune kun Spencer Tracy kiu interpretis la rolulon de generalo James Doolittle.
En 1946, li partoprenis en la ĉefa rolo de Jerome Kern en la filmo Till the Clouds Roll By, pri la vivo de Kern.
En 1947 li partoprenis en la filmo Song of Love (amkanto) pri la vivo de Robert Schumann kaj lia edzino Clara Schumann, en la rolo de Johannes Brahms.
Lia plej rimarkinda rolo estis en la filmo Strangers on a Train reĝisorita de Alfred Hitchcock (1951) en kiu li ludis la rolon de viro kiu prizorgas alian viron en la trajno kaj provas konvinki lin fari murdon.
Walker suferis dum multaj jaroj de psikiatriaj problemoj kaj dependeco de barbituratoj kaj alkoholaĵo, kiuj kaŭzis lian morton en 1951 en la aĝo de 32.