Robert Torrens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1780 en Derry |
Morto | 27-an de majo 1864 (84-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio |
Familio | |
Patro | Robert Torrens |
Patrino | Elizabeth Bristow |
Edz(in)o | Charity Herbert Chute |
Infano | Robert Torrens |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • politikisto • entreprenisto • army officer |
Robert TORRENS (1780, Hervey Hill, Derry - 27a de majo 1864, Londono) estis brita militista kaj ekonomikisto, kaj posedanto de la influa gazeto Globe krom fekunda verkisto. Li estis filo de Robert Torrens de Hervey Hill. La familio Torrens, estis etenda kaj elstara familio de la urbo Londonderry en la insulo Irlando, eble devena el sveda oficiro kiu batalis je la servo de la reĝo Vilhelmo la 3-a de Anglio. Inter nombraj kuzoj estas la grava militkonsilisto Sir Henry Torrens kaj alia samnoma Robert Torrens, juĝisto de la Tribunalo de Komunaj Kaŭzoj (Irlando). Kiel ekonomikisto, elstaras lia laboro pri internacia komerco kaj li formulis "la principon de la kompara avantaĝo", en 1815, sendepende de la ekonomikisto David Ricardo kiu ne publikigis sian teorion de la kompara avantaĝo ĝis aprilo 1817.
Publikaĵoj de Robert Torrens

- The Economists Refuted, 1808.
- Celibia Choosing a Husband (1809).
- An Essay on Money and Paper Currency, 1812.
- An Essay on the External Corn Trade, 1815.
- An Essay on the Production of Wealth, 1821.
- Letters on Commercial Policy, 1833.
- On Wages and Combination, 1834.
- The Colonization of South Australia 1835
- The Principles and Practical Operation of Sir Robert Peel's Bill of 1844, 1844.
- Tracts on Finance and Trade, 1852.