Robert McHenry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (78-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miĉigano Nordokcidenta Universitato Kellogg School of Management vd
Profesio
Okupo verkisto lingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Robert Dale McHENRY (naskiĝis la 30-an de aprilo 1945) estas usona eldonisto, enciklopediisto kaj verkisto. McHenry laboris de 1967 por la fimao Encyclopædia Britannica kaj asociitaj entreprenoj, kaj inter la jaroj 1992 kaj 1997 estis la gvida redaktanto de la samnoma anglalingva enciklopedio Encyclopædia Britannica. McHenry estas ankaŭ aŭtoro de la libro How to Know (2004), kaj ofte kontribuis al revuoj.

En 2004, li en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio forte kritikis metodojn kaj verkadon en Vikipedio: "Kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li."


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.