Robert Gates | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Robert Michael Gates | |||||
Naskonomo | Robert Michael Gates | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1943 (80-jaraĝa) en Wichita | ||||
Lingvoj | rusa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria • Universitato Georgetown • Indiania Universitato • Indiania Universitato Bloomington • Wichita East High School vd | ||||
Partio | sen valoro • Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro de aerarmeo • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
D-ro Robert Micael GATES (naskiĝis 25-an de septembro 1943 en Wichita, Kansaso) estis konfirmita kiel la 22-a Usona Sekretario de Defendo je 6-a de decembro 2006, kaj komencis la oficon je 18-a de decembro. Antaŭe, Gates servis dum 26 jaroj en CIA kaj la Nacia Sekureca Konsilo, kaj sub prezidento George H. W. Bush kiel Direktoro de CIA. Post lia laboro kun la CIA, Gates iĝis prezidento de Universitato Texas A&M kaj estis membro de pluraj firmaj direktoraroj. Li ankaŭ servis kiel membro de dupartia komisio sub James A. Baker 3-a, la Iraka Studgrupo, kiu studis la irakan militkampanjon. Li ankaŭ estis la unua elekto por estri la Departmento de Hejmlanda Sekureco post la atakoj de 11-a de septembro.
Je 8-a de novembro 2006, post la 2006 elektoj, prezidento George W. Bush anoncis sian intencon nomumi Gates sekvanto de Donald Rumsfeld kiel usona ministro de defendo. Li oficis ĝis la 30-a de junio 2011.