Rob Moerbeek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1936 (1936-05-01) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto nederlanda
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Nora Moerbeek-Bartels
Okupo
Okupo esperantisto filologo

Rob (Robert) MOERBEEK [MURbejk] (naskiĝis la 1-an de majo 1936) estas nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (revuo de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (revuo de la nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li.

Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li agadas ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio TADEN (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo en la jaroj 19781998.

Honorigoj

  • En 2000 Moerbeek ricevis la Premion Deguĉi pro la longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj;
  • En 2011 Moerbeek iĝis Honora Membro de UEA;
  • En 2014 Moerbeek iĝis Honora Membro de ILEI;
  • En 2018 Moerbeek iĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau pro sia aktiva agado por la Esperanto-movado, subteno al la blindula movado, sia redaktista, korektista kaj instrua agadoj.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.