Rurikidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio • nobela familio | ||
Apero | 862 vd | |
Fino | 1598 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ruriko vd | |
Branĉoj | Ŝujskij vd | |
Regadoj | ||
regantoj de Rusio | ||
Dum | 862-1598 | |
Sekvanto | Romanovoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Rurikidoj estis la unua monarka dinastio en Rusio, devenanta de Ruriko (ruse Рюрикъ), princo de Novgorodo, kies idoj regis en Rusio pli ol sep jarcentojn, ekde 862 ĝis 1598.
Origino
La naskiĝdato de Ruriko estas nekonata, li mortis en 879.
Ekzistas du ĉefaj versioj de lia origino. Laŭ plej ofte menciata versio li estis skandinava varengo Hrørikr, kiun invitis, kvazaŭ dungis, kelkaj nord-okcidentaj rusaj gentoj por regi en Novgorodo, laŭ tiamaj kutimoj.
Laŭ la alia supozo, li estis okcidenta slavo kaj lia nomo Rurik estas derivaĵo el Rarog ("falko" en kelkaj slavaj lingvoj).
Invito de varengoj
Interetnaj konfliktoj okazintaj tiam bezonis finon kaj konstantan pacon. Plej bona kaj efika rimedo en 862 estis invito de tri fratoj varengoj: Ruriko, Truvoro kaj Sineuso, kiuj famiĝis kiel elstaraj militistoj kaj regintoj. Kune kun ili venis en tiun landon multenombra sekvantaro, inkluzive iliajn familiojn.
Regado
La 17-jara regado de Ruriko en Novgorodo grave vastigis ĝian teritorion kaj alportis plibonigon de vivkondiĉoj de la tiea loĝantaro.
En 864 ambaŭ liaj fratoj mortis kaj de tiam li regis sole.
Lia familio
Oni sciigas, ke Ruriko havis kelkajn edzinojn kaj idojn. En la historio restis la nomo de lia edzino Efanda, kiu naskis lian filon kaj heredinton Igoro. Postaj kronikoj mencias lin kiel Igor Maljuna.
Morto de Ruriko kaj posta regado
Princo Ruriko mortis en 879. Ĉar lia filo Igoro estis ankoraŭ juna, do poste komencis regi Oleg, lia bofrato, frato de Efanda.
Membroj de dinastio
Eksteraj ligiloj
- Genealogy of the Rurik dynasty from Genealogy.eu Arkivigite je 2015-10-29 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Genealogia arbo de la rusaj caroj angle