Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Rivero. |
Riviero - itale kaj laŭ tio ankaŭ neologisme en pluraj aliaj lingvoj Riviera, de la vortoj itala riva respektive franca rive, do marbordo) estas esperantigita toponimo de la francia kaj italia partoj de la Ligura Maro. La marbordo dividiĝas oriente al la Itala Riviero kaj okcidente al la Bordo Lazura (france Côte d’Azur) ankaŭ nomata Franca Riviero.
La asteroido 1426 Riviero estas nomata laŭ la regiona nomo.
Tutmonde laŭ la fama nomo ankaŭ multaj pliaj marbordaj zonoj rivevis la nomon "Riviero" - ofte por pli bona varbado pri la regiono. Kutime temas pri aparte bela marbordo kun la mara parto sude, tiel ke la tieaj plaĝoj ricevas aparte multajn sunbrilojn kaj por feriantoj estas aparte allogaj.
Ekster la Franca kaj Itala Rivieroj aparte temas pri la
- Albana Riviero (marborda zono de la Ionia Maro norde de Sarandë)
- Angla Riviero (Torbay)
- Aŭstra Riviero (historie inter la mezo de la 19-a jarcento kaj la jaro 1918, ĉirkaŭ la urboj Trieste kaj Gorizia)
- Bulgara Riviero
- Egipta Riviero
- Kaŭkaza Riviero (Abĥazio kaj norde lima rusia bordo de la Nigra Maro)
- Krimea Riviero
- Kroata Riviero
- Majaa Riviero en la subŝtato Quintana Roo de Meksiko
- Montenega Riviero
- Norvega Riviero (marborda zono inter Oslo-fjordo kaj Kristiansand)
- Olimpa Riviero (marborda zono de la Egea Maro oriente de la monto Olimpo)
- Rusia Riviero (marborda zono de la Nigra Maro apud Soĉio)
- Turka Riviero
- Vaŭda Riviero en la kantono Vaŭdo en Svislando, ĉirkaŭ la urboj Vevey, La Tour-de-Peilz kaj Montreux