La esprimo riverromano estas laŭvorta paŭsaĵo el franca “roman-fleuve”, referencas al rakonta ciklo kun variaj volumoj, en kiuj estas ia unueco ĉu pro la historio de nombraj roluloj ĉu pro la sinsekvo de generacioj de unusola familio. Ties ĉefa karaktero ne estas nur la etendo, sed ankaŭ la fakto ke ĉiuj agoj kunfluas en unusola punkto en la rakonto, fakte kiel la alfluantoj en la riverojn.
Ĉiu volumo de riverromano formas apartan romanon kun propra titolo kaj rakonta plano en plej oftaj okazoj.
Ekzemplo de riverromanoj
- La Comédie humaine, de Honoré de Balzac, 85 romanoj verkitaj inter 1830 kaj 1848 (la intenco estis verki 137).
- Les Rougon-Macquart, de Émile Zola, 20 romanoj publikigitaj inter 1871 kaj 1893.
- Jean-Christophe, de Romain Rolland, 10 volumoj publikigitaj inter 1904 kaj 1912. Ĉefe pro tiuj la aŭtoro ricevis la Nobel-premion pri literaturo de 1915.
- À la recherche du temps perdu, de Marcel Proust, 7 volumoj publikigitaj inter 1908 kaj 1922.
- Les Hommes de bonne volonté, de Jules Romains, 28 volumoj publikigitaj inter 1932 kaj 1946.
- Les Thibault, de Roger Martin du Gard, 8 volumoj publikigitaj inter 1922 kaj 1940.
- Chronique des Pasquier, de Georges Duhamel, 10 volumoj publikigitaj inter 1933 kaj 1945.
- Belle du Seigneur, de Albert Cohen, 1930 - 1968.
- A Song of Ice and Fire, de George R. R. Martin, 5 noveloj (de totalo de 7 planitaj) publikigitaj el 1996.
- 2666 de Roberto Bolaño (planita dekomence de la aŭtoro kiel 5 noveloj) publikigita en 2004.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.