Pecos | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Novmeksiko kaj Teksaso (Usono, Nordameriko) |
Longeco | 1 490 km |
Fluo | |
Fonto | apud Santa Fe (Nov-Meksiko) |
- Alteco super marnivelo | 3 584 m |
- Koordinatoj | 35° 58′ 34″ N, 105° 33′ 29″ U (mapo)35.976111111111-105.55805555556 |
Enfluejo | en la riveron Rio Grande del Norte |
- Alteco | 341 m |
- Koordinatoj | 29° 1′ 59″ N, 101° 22′ 17″ U (mapo)29.033055555556-101.37138888889 |
Altecodiferenco | 3 244 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Carlsbad (Nov-Meksiko), Pecos (Teksaso) |
La rivero Pecos ([PEkos], angle Pecos River, hispane Río Pecos) originas en nord-centra Nov-Meksiko kaj fluas en Teksason, fine alfluante en la riveron Rio Grande del Norte. Ĝiaj fontoj estas sur la orienta deklivo de la montara sistemo Sangre de Cristo norde de Pecos, Nov-Meksiko, apud Santa Fe (Nov-Meksiko), ĉe alteco de preskaŭ 3600 metroj super la marnivelo. La rivero fluas 1 490 kilometrojn antaŭ atingado de la rivero Rio Grande del Norte proksime de la loĝloko Del Rio. Ĝia akvokolekta areo ampleksas proksimume 115 000 kvadratajn kilometrojn.
La nomo "Pecos" venas de esprimo de indiĝena amerika lingvo nomata keresa por samnoma historia pueblo, [p'æyok'ona].
Cetere
La fikcia indiano Winnetou el la romanoj de Karl May laŭromane devenis en pueblo de la meskalero-apaĉoj borde de la rivero.