Miera | |
---|---|
![]() Rivero Miera en la vilaĝo La Cavada | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Kantabrio (![]() |
Longeco | 41 km |
Akvokolekta areo | 295 km² |
Fluo | |
Fonto | Portillo de la Lunada |
- Alteco super marnivelo | 1 230 m |
Enfluejo | Kantabra Maro |
Geografio | |
La rivero Miera [MJEra] estas rivero en la nordo de Hispanio, en la Kantabra Kornico. Ĝi fluas tra Kantabrio en la Kantabran Maron. Ĝi fluas kreante la samnoman Valon de Miera.
Nomo
La nomo Miera probable devenas de Magrada aŭ Megrada, laŭ citaĵo de Pomponio Mela en la 1-a jarcento.[1]
Kurso
La rivero estas mallonga kaj kaŭzas fortan erozion en areo de kruta deklivo modlita de glaĉero. En la tuta valo oni hakadis arbojn por produkti lignokarbon. Pro tiu daŭra senarbarigo la akva trafluo de la rivero estas ege ŝanĝema. Kiam abunde pluvas, akvo fluas libere kunportante eroziaĵojn kaj tial la rivero iĝas malklara (eroziiĝemo).
En la riveron Miera fluas akvo de tre altaj montoj en la Kantabra Kornico, inter ili, la norda flanko de la monto Castro Valnera kaj la glaĉeraj talvegoj. En mezalta parto de la valo (koincide kun la municipo Miera) la rivero fluas tra karstaj masivoj. En tiu ĉi sekcio la plimulto da akvo alvenanta en la rivero venas de subteraj akvujoj kaj riveroj, kiuj venas sur la surfacon. La plej malalta parto de la rivero fluas tra eblenaĵo de malgrandaj montetoj kaj aluvio.
Referencoj
- ↑ González Echegaray, Joaquín. (1993) Los Cántabros, ‑a eldono, Santander: Editorial Estudio, p. 277. ISBN 84-87934-23-4.