Ritsem | |||
---|---|---|---|
| |||
loĝloko • setlejo | |||
Administrado | |||
Lando | Svedio | ||
Provinco | Norrbotten | ||
Komunumo | Gällivare | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 67° 43′ N, 17° 29′ O (mapo)67.7217.475Koordinatoj: 67° 43′ N, 17° 29′ O (mapo) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ritsem [+] | |||
Ritsem estas monta stacio en la norda sveda provinco Norrbotten kaj la historia provinco Laponio.
Priskribo
La stacio kun malnova akvoenergia centralo situas sur la akvorezervejo Akkajaure, rekte kontraŭ la montarmasivo Akka en la komunumo Gällivare. En Ritsem estas junulargastejo kaj kampadejo uzeblaj tutjare. De ĉi tie, multaj migrantoj povas esti kondukataj al la alia bordo de Akkajaure per boato. Ritsem situas ĉe la Nacia Parko Stora Sjöfallet, tra kiu migrantoj sur la Padjelantaleden povas atingi la Nacian Parkon Padjelanta post taga migrado en Kisuris. Kune kun la Nacia Parko Sarek, ĉi tiu regiono reprezentas la plej grandan apudan naturrezervejon en Eŭropo. Ĉiuj tri parkoj estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko en Laponio. Populara migra itinero estas la Padjelantaleden de Ritsem / Anönjalme tra Staloluokta al Kvikkjokk, por kiu vi planu ĉirkaŭ dek unu tagojn. La sekvaj pli grandaj urboj estas Jokkmokk kaj Gällivare.
Trafiko
De Gällivare kaj Porjus (de Jokkmokk) estas ĉiutaga laŭsezona buso al Ritsem.
De la fino de junio ĝis meze de septembro, pramo veturas tri fojojn tage (matene, tagmeze kaj vespere) trans la Akkajaure al la samea setlejo Änonjalme (matene kaj vespere ankaŭ Vaisaluokta) kaj reen. La pramaj tempoj estas kunordigataj kun la busa horaro.
Eksteraj ligiloj kaj noto
- Junulargastejo en Ritsem Arkivigite je 2014-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Horaro por Fjäll linio 93 de Länstrafik i Norrbotten AB (somero 2013) Arkivigite je 2015-12-13 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; kB)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ritsem en la germana Vikipedio.