Ritmogitaristo estas tiu muzikisto en muzika bando, kiu ludas per la gitaro la ritmon kaj la akompanon. Ĉi tiun labordividon inter soloo- kaj ritmogitaro evoluigis la Quintette du Hot Club de France dum la 1930-aj jaroj.
Sur ritmogitaro oni ludas la ritme akompanajn akordojn, dum kiam la soloo-gitaristo ludas la melodiliniojn kaj kontrabaso aŭ basgitaro transprenas la baslinion. Ritma akordludado estas esenca por la muziko, kiu ne ludas subigitan rolon kompare kun la soloado. Ofte ankaŭ la kantisto transprenas la ritmogitaron, ekz. ĉe Bon Jovi (Jon Bon Jovi), Metallica (James Hetfield) aŭ Nickelback (Chad Kroeger).
Kelkaj konataj ritmogitaristoj
- Freddie Green (Count Basie Bandego)
- John Lennon (The Beatles)
- Bob Marley (Bob Marley & The Wailers)
- Rick Parfitt (Status Quo)
- Mike Shinoda (Linkin Park)
- Rudolf Schenker (Scorpions)
- Izzy Stradlin (Guns N' Roses)
- Joe Strummer (The Clash)
- Malcolm Young (AC/DC)
- Paul Stanley (KISS)
- Alex Kapranos (Franz Ferdinand)
- Deryck Whibley (Sum 41)
- Tim McIlrath (Rise Against)
- Tom Fogerty (Creedence Clearwater Revival)
- Paul Landers (Rammstein)
- Keith Richards (The Rolling Stones)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.