Rio-de-Ĵanejrio
portugale Estado do Rio de Janeiro

Flago de Rio-de-Ĵanejrio

Blazono de Rio-de-Ĵanejrio

Flago de Rio-de-Ĵanejrio Blazono de Rio-de-Ĵanejrio
subŝtatoj de Brazilo
moto: Recte Rem Publicam Gerere (latine: "rekte kaj juste konduki la publikajn aferojn")
Himno: Himno de Rio-de-Ĵanejrio
Nomo de la loĝanto: fluminense
Situo de Rio-de-Ĵanejrio
Situo de Rio-de-Ĵanejrio
Situo
 - RegionoSudorienta
 - LimnajbarojEspirito-Santo, Minas-Ĝerajso kaj San-Paŭlo respektive San-Paŭlio
 - Mezoregionoj6
 - Mikroregionoj18
 - Municipoj92
Ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)oWilson Witzel ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)oLuís Fernando de Sousa (PMDB)
 - Vicŝtatestr(in)oFrancisco Dornelles (PP)
 - Federaciaj deputitoj46
 - Ŝtataj deputitoj70
Areo  
 - Entute43 696 km² (24º)[1]
Loĝantaro 2015
 - proksimume16 550 024 loĝ. ()
 - Loĝdenso 378 loĝ./km² (2º)
Ekonomio 2013
 - MEPR$ 626,320 bilionoj (2º)
 - MEP po kapoR$ 31 064 (3º)
Sociaj indikiloj 2010
 - IHD 0,761 (4º)  alta
 - Vivdaŭro 74,1 jaroj (10º)
Horzono UTC-3
Klimato tropika kaj alte tropika Aw
Mallongigo BR-RJ
Retejo rj.gov.br
Mapo de Rio-de-Ĵanejrio
Mapo de Rio-de-Ĵanejrio

Rio-de-Ĵanejrio, do "ĉirkaŭaĵo de la urbo Rio-de-Ĵanejro" (portugallingve "Rio de Janeiro" laŭ la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro), estas ŝtato respektive subŝtato de la federacia respubliko Brazilo. En 2015 ĝi havis 16 550 024 loĝantojn kaj rilate al la nombro de loĝantoj havis la trian rangon inter la brazilaj ŝtatoj (pli multajn loĝantojn nur havis San-Paŭlio kaj Minas-Ĝerajso). La loĝantoj de la ŝtato estas nomataj fluminenses (de la latina vorto flumen, do rivero, portugale "rio"), kaj la vorto fluminense en la brazila portugala lingvo ankaŭ figurasence uzatas kvazaŭ adjektivo formo de la subŝtata nomo, do "litoral fluminense" estas la marbordo de Rio-de-Ĵanejrio, "Serra Fluminense" la subŝtata montaro, kaj unu el la federaciaj universitatoj de la ŝtato nomatas Universidade Federal Fluminense. La loĝantoj de la urbo Rio-de-Ĵanejro specife nomatas cariocas.

La plej grandaj urboj de la ŝtato estas Rio-de-Ĵanejro, Duque de Caxias, Niterói, Nova-Iguaçu kaj Petrópolis.

Geografio

La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento.

Servoj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.