Ringokola frankolino, ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans, 1893 | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus streptophora (Ogilvie-Grant, 1891) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ringokola frankolino (Scleroptila streptophora aŭ Scleroptila streptophora) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.
Ĝi troviĝas en Burundio, Kameruno, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. Pli rara ol antaŭsupozata, ĝi estis listita el specio Malplej Zorgiga al Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[1]
Tiu frankolino montras tre rimarkindan kapobildon konsista je ruĝeca kapo kun strieca krono kaj blankaj superokula, orelarea kaj gorĝa strioj. La kolo estas blankeca kun ruĝeca vertikala strieco kaj sube estas alia ringo de tre fajna nigra strieco: tiuj kolaj ornamoj nomigas la specion. La dorso estas malhelgriza kun iom da hela strieco. La subaj partoj estas iom pli helaj sed kun tre markataj nigraj makuloj en flankoj. La kruroj estas flavecaj kaj la beko nigreca.
Referencoj
- ↑ See BirdLife International (2007a. b).
Literaturo
- BirdLife International (2004). Francolinus streptophorus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27a Aŭgusto 2007.
- BirdLife International (2007a): [ 2006-2007 Ŝanĝoj en la Ruĝa Listo Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine ]. Konsultita la 2007-AŬG-26.
- BirdLife International (2007b): Ring-necked Francolin - BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-04 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 2007-AŬG-26.
|