Ringelspitz | |||
---|---|---|---|
Rigrado de Bot da la Crusch nordokcidenten: Flimserstein, Trin, Ringelspitz | |||
monto | |||
Alteco | 3 247 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Glarusaj Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 756611 / 196341 (mapo)46.8997222222229.4941666666667Koordinatoj: 46° 54′ N, 9° 30′ O; CH1903: 756611 / 196341 (mapo) | ||
| |||
| |||
Ringelspitz (prononcu: ring-l-spic; romanĉa lingvo: Piz Barghis) estas monto en la sudo de Kantono Sankt-Galo proksime de la limo kun Kantono Grizono. Kun alteco de 3247 m s.m. ĝi estas la plej alta pinto de Kantono Sankt-Galo.
Geografio
Ringelspitz fakte estas larĝa masivo kun pluraj flankaj pintoj. La montopinto troviĝas sur la tereno de la komunumo Pfäfers. Norde de Ringelspitz troviĝas la Calfeis-Valo, flanka valo de Tamina-Valo kun la Gigerwald-Lago. La pintoj de la Ringelspitz-Masivo situas sur kresto kiu orienten malsupreniras al la Kunkels-Pasejo, tra kiu montara pado ligas la setelejon Kunkels, kiu apartenas al la municipo Vättis en Pfäfers, kun Tamins en Kantono Grizono. Okcidente la kresto plukondukas ĝis la Piz Sardona.
Montara Turismo
Je la grizona flanko kelkajn kilometrojn sudoriente de la pinto situas la Ringelspitz-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). Ĝi estas trankota haltejo por grimpado de la pinto de Ringelspitz.
Monda naturheredaĵo
Ringelspitz apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.