Giroskopo karakterizita per kompleksa rotacia movado, kiu estas esplorita en la kadro de mekaniko de rigida korpo
En la ilustraĵoj, angula movokvanto de malsamaj korpoj. Tio estas mezuro de rigida korpa rezisto al ŝanĝo en sia angula rapido.

Ideala rigida korpo estas solida objekto neniu deformiĝo. La grandeco kaj la formo de ideala rigida korpo tute ne ŝanĝiĝas kiam fortoj agas sur ĝi. La korpo povas nek deformiĝi nek tordiĝi nek fleksiĝi nek interne oscili. Tiel, la distanco inter punktoj de iu ajn parto de la objekto ne ŝanĝiĝas dum la tempo.

Sed fakte, neniu fizika objekto estas idealaĵo; ĝi havas iometan deformiĝon. Multkaze la deformiĝon estas nekonsiderinda, aŭ ĝi estas traktata kiel neekzistanta por faciligi la solvon de fizikaj kaj teknikaj problemoj.

Klasikaj ekzemploj de rigidaj korpoj:

  • Pilko ruliĝanta malsupren de monteto, aŭ ĵetita tra la aero
  • Kuglo pafita
  • Satelito orbitanta sur la tero
  • Rakedo de teniso
  • Turbo kaj keltoŝtono
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.