Rifto aŭ rifta zono respektive rifta valo (de la angla vorto "rift" por fendo aŭ disŝiraĵo) en la lingvaĵo de geologio estas fendo aŭ valo - super aŭ sub la marnivelo, do eventuale sub la akvosurfaco - kiu ekestis iom post iom per tektonika disiĝo de du partoj de kontinenta plato. Ekzemploj estas la Granda Rifto en Afriko, la valo Owens en Nordameriko aŭ la Suprarejna Rifto en Eŭropo. Se parto de la terkrusto ĉe la ekestinta fendo subensinkas, ekestas rifta valo, kaj se tia valo aparte larĝas, la ekestintan valegon oni geologie nomas "baseno" (ekzemple la Granda Baseno de okcidenta Nordameriko).
Ekesto
Riftaj zonoj ekestas en malfortaj zonoj de la litosfero, se la oceana aŭ kontinenta terkrusto pro la fluaj moviĝoj de la termantelo en certa areo estas aparte disigita. Kiel ĉiu materialo, la litosfero sub tiu fizika tensio povas disŝiriĝi.
Malfortaj zonoj de la litosfero povas esti tie, kie la litosfero pro pli malnovaj geologiaj eventoj havas malsaman konsiston, aŭ kie ĝi nur aparte maldikas – tiajn punktojn oni nomas "varmegaj punktoj" (angle "hot spots"). En la riftaj zonoj aparte verŝajnas tertremoj kaj erupcioj de vulkano.
La kontinenta litosfero povas malsamspece reagi al la disigaj fortoj. En aparte malnovaj partoj de la litosfero ofte ekestas relative malvastaj valoj kun altaj randoj de la du partoj de la tektona plato – ekzemple la Granda Rifto en orienta Afriko. En aliaj partoj, kie antaŭe la litosfero per kreo de montaroj estis aparte dikigita kaj plivarmigita, povas ekesti larĝaj basenoj – kiel la Granda Baseno en la sudokcidento de Nordameriko.
Sed se la terkrusto maldikiĝas ĝis malpli ol proksimume 10 kilometroj kaj aldone malaltiĝas ĝis sub la marnivelo, oceano povas enpenetri la basenon. En geologie "malgranda tempointervalo" per suprenmoviĝo de basalta magmo kiel en la ekzemplo de la Ruĝa Maro povas ekesti nova oceana terkrusto inter la malnovaj kontinentaj randoj. Povas ekesti novaj tektonaj platoj kaj povas kreiĝi mezoceana dorso.