Mari Boine elfaranta ĉe la festo en 2006

Centro por la norda popolo Riđđu estas ĉiujara samea muzika kaj kultura festivalo (Riddu Riđđu Festivàla). Komence ĝi estis festivalo de samea kulturo , poste ĝi iĝis la ĉefa internacia multkultura festivalo de indiĝenaj popoloj[1].

La festivalo okazas ĉiujare en julio ĉe la festivalareo apud la rivero Manndal en la norvega municipio Kåfjord, distrikto Troms.

Celo

La celo de la festivalo estas antaŭenigi kaj la samean kulturon kaj tiun de aliaj indiĝenaj popoloj. Dum Riddu Riđđu okzazas ankaŭ koncertoj, seminarioj, prezentoj, junularaj tendaroj, podiuma arto, literaturo, programo por infanoj, filmprogramo, kursoj (atelieroj), artaj ekspozicioj, bazaro, tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj kaj multe pli.

Subteno

Centro por la nordaj popoloj

Post kiam la norvegaj aŭtoritatoj rekonis "Riddu Riddu" kiel kulturan eventon de nacia graveco en 2007, la festivalo komencis ricevi signifan ŝtatsubtenon i.a. de la norvega Ministerio pri Kulturo kaj Ekleziaj Aferoj, de la samea parlamento kaj de lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj[2]. Ĝin subtenas ankaŭ la Centro por la nordaj popoloj (Davvi álbmogiid guovddáš /Senter for nordlige folk) kiu estas samea kultura centro kiu laboras por konservi, antaŭenigi kaj reklami la kulturojn de sameaj, indiĝenaj kaj nordaj popoloj bazitaj sur la mara samea kulturo. La centro gastigas ankaŭ muzeon pri nordaj popoloj, samean lingvocentron, samean bibliotekservon, lokan oficejon de NRK Sameradio.

Historio

La festivalo estis lanĉita de grupo de junaj sameoj en 1991 ĉe Olmmáivággi (norvege Manndalen). Tio ĉi estis jardeko post kiam komencis la samea kultura revigliĝo. Antaŭ tiu tempo, la norvega registaro klopodis altrudi al la indiĝena samea popolo asimiliadon en la norvegan plimultan loĝantaron.

Protestoj

En 1991, dua oficiala lingvo, la nord-samea, estis enkondukita per leĝo en la norvega municipo de Kofjord, ekvalida de la 1-a de januaro 1992. Parto de la norvega populacio en la municipo forte protestis. La kontraŭsamea sento estis precipe forta en la areo kun sameaj vojŝildoj.

Grupo de gejunuloj komencis starigi demandojn kiel ekzemple:

  • "Kial ili [la norvega registaro] forprenas de ni la samean lingvon?
  • Kial ni kaŝas nian maran samean identecon kaj kulturon?
  • Kial ni hontas [esti sameoj]?" Tiu pridemandado ekigis samean junularan organizon kiu interalie organizis la festivalon Riddu Riđđu[3][4]

Partoprenantaro

La unua festivalo okazis en 1991 kaj poste okazis ĉiujare. Ĝin partoprenis inter alie

  • Mari Boine, mondfama norvega samea kantistino
  • la tuva grupo Huun-Huur-Tu
  • la norvega grupo Gåte, kiu ludas norvegan popolmuzikon kun influoj de roko kaj elektronika muziko,
  • la indiana muzikisto Buffy Sainte-Marie el Kanado
  • la burjata kantisto Aldar Daŝiev

Ne sole sameoj

Iom post iom, "Riddu Riddu" iĝis festivalo por la indiĝenaj popoloj de la nordo kaj poste, grupoj kiuj reprezentis aliajn kulturojn komencis aperi pli kaj pli en la programo, ekzemple muzikistoj el Zanzibaro aŭ dancistoj el Surinamo.

Referencoj

  1. (en) La Riddu Riđđu Festivalo. Arkivita la 1-an de februaro 2014 ĉe la Wayback Maŝino, Oficialo retejo de la Riddu Riddu Festivalo.
  2. (en) "Riddu Riddu International". VisitNorway.com
  3. (no) "Om festivalen Arkivigite je 2019-05-02 per la retarkivo Wayback Machine", riddu.no.
  4. (en) "Riddu Riđđu", NorwayFestivals.com.

Vidu ankaŭ

  • Isák
  • Ulla Pirttijärvi-Länsman, samea-finna muzikgrupo

Ekstertje ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.