Ricken | |||
---|---|---|---|
montpasejo | |||
Alteco | 805 m | ||
Geografia situo | CH1903: 721828 / 236550 (mapo)47.2686111111119.0486111111111Koordinatoj: 47° 16′ N, 9° 3′ O; CH1903: 721828 / 236550 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Antaŭalpoj | ||
Akvodislimo inter | Turo (rivero) kaj Linth→Lago de Zuriko→Limato | ||
Ligas | Wattwil kaj Uznach | ||
Infrastrukturo | Pasejvojo kun poŝtaŭtobuslinio | ||
Ricken-Pasejo estas montpasejo en la Antaŭalpoj, kiu ligas la Linth-Ebenaĵon kun Togenburgo en Kantono Sankt-Galo.
Geografio
La svisa pasejo situas sur alteco de 805 m s.m. en la municipo Ricken, kies areo estas dividita inter la politikaj komunumoj Wattwil kaj Ernetschwil. Ĝi formas la kulturan limon inter la elektodistrikto Togenburgo, kiu estas orientita al Sankt-Galo, kaj la elektodistrikto See-Gaster, kiu orientiĝas pli al Rapperswil kaj Zuriko. Depende de la starpunkto oni diras "tiuj de la alia flanko de Ricken..."
Fervoja Tunelo
Sub la Ricken-Pasejo kondukas la 8 km longa fervojtunelo de la Svisaj Orientaj Fervojoj.
Historio
La Ricken-Pasejo estiĝis antaŭ proksimume 1000 jaroj per konstruo de piedpado por ligi la urbojn Sankt-Galo kaj Uznach. Proksimume ĉirkaŭ 1600 oni komencis larĝigi kaj transkonstrui la padon al vojo, kio tiam provokis militajn agojn inter la Togenburganoj kaj la Princabatejo Sankt-Galo. Ĝis la jaro 1918 poŝtkaleŝlinio kondukis trans Ricken, kiu tiam estis anstataŭigita per poŝtaŭtobuslinio.