Rick Perry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rick Perry | |||||
Naskonomo | James Richard Perry | ||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1950 (74-jaraĝa) en Haskell | ||||
Religio | kristanismo • Evangeliismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Texas vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Teksasa A&M-Universitato vd | ||||
Partio | Respublikana Partio • Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Ray Perry vd | ||||
Edz(in)o | Anita Thigpen Perry vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro • politikisto • terkultivisto vd | ||||
Laborkampo | agrikulturo vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono • Aŭstino vd | ||||
Aktiva dum | 1972– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Richard "Rick" PERRY (elp. "rik PEri", n. la 4-an de marto, 1950) estas la 47-a subŝtatestro de Teksaso. Respublikano, li elektiĝis kiel vicsubŝtatestro en 1998, kaj fariĝis subŝtatestro en 2000, kiam la ĝistiama subŝtatestro George W. Bush demisiis por prezidentiĝi de Usono. Li eksiĝis en januaro, 2015, kaj estas la plej longe senrompe deĵorinta subŝtatestro en la historio de Usono.
En aŭgusto 2011 li anoncis sin kandidato por la respublikana prezidenta nomumo por 2012. Post malimponaj rezultoj en la kaŭkusoj en Iovao kaj la partia antaŭbalotado en Novhampŝiro, li malaktivigis la kampanjon la 19-an de januaro, 2012, kaj donis subtenon al la kandidateco de Newt Gingrich. La 4-an de junio 2015 li kandidatigis sin por la usona prezidenteco en la balotado de 2016, sed post malmulte da sukceso en la sondoj, li malaktivigis la kampanjon je la 11-a de septembro.
De la 20a de januaro 2017 li estas ministro pri energetiko en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump.