Richard REUCHLIN (naskiĝis en 1928 en Tuttlingen, mortis la 4-an de septembro 2006 en Mannheim) estis germana esperantisto.
Li studis ekonomikon en Mannheim kaj esperantistiĝis en 1948.
Li havis plurajn gravajn postenojn en la germana Esperanto-movado:
- sekretario de Sudokcidenta Esperanto-Ligo
- prezidanto de Sudokcidenta Esperanto-Ligo (? - 1981)
- prezidanto de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (1982 - 1984)
- sekretario de Germana Esperanto-Asocio (1953 - ?)
- prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (1955-1961) kaj redaktoro de "Nia Voĉo", la tiama bulteno de GEJ
- redaktoro de Germana Esperanto Revuo (1961-1973) kaj Esperanto aktuell (1982/83)
Krome li ĝis en la 1990-aj jaroj de tempo al tempo skribis legantleterojn kaj al esperantaj gazetoj kaj al germanlingvaj ĵurnaloj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.