Richard Harrison | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Richard Harrison, ofte mallongigata Rick Harrison, estas usonano, kiu de la 1980-aj jaroj ĝis proksimume 2002 - tiam vivanta en Orlando, Florido - engaĝiĝis pri interlingvistiko. Interalie li neregule eldonis la publikaĵon Journal of Planned Languages ("ĵurnalo de planitaj lingvoj"), da kiu aperis 15 numeroj. En 1990 li publikigis la planlingvan projekton Jigwa, kaj en 1991 la projekton Vorlin, kiu kreiĝis ekde 1989.
Li estas ankaŭ la aŭtoro de Esperanto sen fleksio.
Eksteraj ligiloj
- Adiaŭe al helplingvoj (el Retarkivo 2005) - Averto de Rick Harrison, 24 Feb 1997; angla versio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.