Richard Attenborough
Oskar-premiito
Persona informo
Richard Attenborough
Naskonomo Richard Samuel Attenborough
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1923 (1923-08-29)
en Kembriĝo, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 24-an de aŭgusto 2014 (2014-08-24) (90-jaraĝa)
en Granda Londono, Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo St Mary Magdalene vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto Wyggeston and Queen Elizabeth I College Wyggeston Grammar School for Boys vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Frederick Attenborough vd
Patrino Mary Clegg vd
Gefratoj David Attenborough John Attenborough vd
Edz(in)o Sheila Sim vd
Infanoj Michael Attenborough Charlotte Attenborough Jane Attenborough vd
Profesio
Okupo scenaristo filmproduktoro filmaktoro filmreĝisoro politikisto universitata instruisto teatra aktoro aktoro reĝisoro produktoro vd
Aktiva dum 1942–2007 vd
Verkado
Verkoj A Bridge Too Far 
Gandhi 
Shadowlands vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Sir Richard Samuel Attenborough (naskiĝis la 29-a de aŭgusto 1923 en Kembriĝo, Britio, mortis la 25-an de aŭgusto 2014) estis brita aktoro kaj reĝisoro. (Lia pli maljuna frato estas David Frederick Attenborough)

Biografio

En aĝo de 17, Richard Attenbororugh veturis al Londono kaj vizitis tie la Royal Academy of Dramatic Arts (Reĝa Akademio de la Drama Arto). Lia debuto okazis en 1942 en West End Theatre. Samjare ludis li kiel statisto en la filmo In Which We Serve.

Post trijara servo en la Royal Air Force (Reĝa Aerarmeo), li denove turnis sin post la dua mondmilito al la aktorado. En 1959 fondis li kun Bryan Forbes la proktian firmaon Beaver Films. Ili faris en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ĉ. 30 filmojn.

La granda scenaro sukcesis do nur en 1963 kun la klasika „Gesprengte Ketten" (germana tradukita titolo ~eksploditaj katenoj), en kiu ludis krom li Steve McQueen, Charles Bronson, James Coburn kaj James Garner.

Fine de la 1960-aj jaroj, Attenborough forta agadas kiel reĝisoro kaj produktoro. La plej grandan sukceson akiris li kun la filmo Gandhi en 1982, kiu ricevis 8 Oskar-premiojn (i.a. plej bona reĝisorado kaj filmo) same multajn aliajn premiojn.

Lian ŝatataecon, popularecon li eluzis por la intereso de la malfortuloj kaj handikapuloj, subpremitoj. Pro tio ricevas en 1983 la pacpremion Martin Luther King.

En 1993 - okaze de la 70-a naskiĝtago – ricevas li noblan titolon „Sir".

Li akiris multajn aliajn distingojn kaj agadis en multaj terenoj, postenoj en televidoj, Universitatoj ktp.

En 1993, Attenborough aperis post 1979 denove kiel aktoro. Steven Spielberg ludigis lin en la agadriĉa filmo Jurassic Park kaj tiel plenumis lian "sonĝon".

Richard Attenborough estas edziĝinta ekde 1945 kun aktorino Sheila Sim, kun kiu li havas 3 infanojn. Lia filino Jane same kiel la bopatrino kaj la nepino mortis en la cunamo de 2004 ĉe la Hinda Oceano.

Filmografio

kiel aktoro

1951The Magic Box - reĝisorado: John Boulting (kun Robert Donat kaj Maria Schell)
1959 – The League of Gentlemen - reĝisorado: Basil Deardon (kun Jack Hawkins)
1960The Angry Silence - reĝisorado: Guy Green (kun Pier Angeli)
1963 – „Eksploditaj Katenoj" - reĝisorado: John Sturges (kun Steve McQueen kaj James Garner)
1965 – Flugo de la Fenikso - reĝisorado: Robert Aldrich (kun James Stewart, Peter Finch, Hardy Krüger kaj Ernest Borgnine)
1966The Sand Pebbles - reĝisorado: Robert Wise (kun Steve McQueen kaj Candice Bergen)
1967 – Doktor Dolittle - reĝisorado: Richard Fleischer (kun Rex Harrison)
1974 – Ein Unbekannter rechnet ab - reĝisorado: Peter Collinson (kun Charles Aznavour, Gert Fröbe, Elke Sommer kaj Orson Welles)
1975 – Rosebud - reĝisorado: Otto Preminger (kun Peter O'Toole)
1975 – Brannigan - reĝisorado: Douglas Hickcox (kun John Wayne)
1979The Human Factor - reĝisorado: Otto Preminger (kun John Gielgud)
1993Jurassic Park - reĝisorado: Steven Spielberg (kun Sam Neill, Laura Dern kaj Jeff Goldblum)
1994Miracle on 34th Street - reĝisorado: Les Mayfield (kun Elizabeth Perkins)
1997 – Forgesita mondo: Ĵurasa Parko - reĝisorado: Steven Spielberg (kun Jeff Goldblum, Julianne Moore kaj Pete Postlethwaite)
1998Elizabeth - reĝisorado: Shekhar Kapur (kun Cate Blanchett, Joseph Fiennes, Geoffrey Rush kaj Fanny Ardant)

kiel reĝisoro

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.