Richard Anthony Proctor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1837 en Chelsea |
Morto | 12-an de septembro 1888 (51-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | flava febro |
Tombo | Green-Wood Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | St John's College • King's College |
Familio | |
Infano | Mary Proctor |
Okupo | |
Okupo | astronomo • verkisto • sciencovulgarigisto • publikigisto |
Verkoj | A Giant Planet The Recent Eclipse of the Sun |
Richard Anthony Proctor (23a de Marto 1837 – 12a de Septembro 1888) estis angla astronomo. Li estas plej bone memorata pro la produktado de unu el la plej fruaj mapoj de Marso en 1867 el 27 desegnoj fare de la angla observanto William Rutter Dawes. Lia mapo estis poste superita de tiuj de Giovanni Schiaparelli kaj Eugène Antoniadi kaj lia nomenklaturo estis forfalita (ekzemple lia "Kaiser Maro" iĝis Syrtis Major Planum).
Li uzis malnovajn desegnojn de Marso datitajn el 1666 por klopodi determini la sideran tagon de Marso. Lia fina ĉirkaŭkalkulo, en 1873, estis 24h 37m 22.713s, tre proksima al la nuntempa valoro de 24h 37m 22.663s.[1][2][3]}}File:Richard_Proctor_Vanity_Fair_3_March_1883.jpg|eta|maldekstra|
Richard Proctor karikaturigita de Spy en la brita gazeto Vanity Fair, 3a de Marto 1883
]]
La kratero Proctor en Marso estis nomita laŭ li.
Referencoj
- ↑ Proctor, Richard A. . “A New Determination of the Diurnal Rotation of the Planet Mars”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society]]. doi:10.1093/mnras/27.9.309.
- ↑ Proctor, Richard A. (1867). “Rotation of Mars”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 28 (28), p. 37–39.
- ↑ Proctor, Richard A. (1867). “The Rotation-period of Mars”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 33 (9), p. 552–558. doi:10.1093/mnras/33.9.552.
Literaturo
- Noble, W. (1888). "Obituary: Richard A. Proctor". The Observatory. 11: 366–388. Bibcode:1888Obs....11..366N.
- Willard, Charlotte R. (1894). "Richard A. Proctor". Popular Astronomy. 1 (March): 319–321.
- "Obituary". Monthly Notices of the Royal Astronomical Society. 49 (2): 164–168. 1889. Bibcode:1889MNRAS..49..164.. doi:10.1093/mnras/49.4.164.