Richard-Lenoir | ||||
---|---|---|---|---|
Stacio Richard-Lenoir sur linio 5 | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 11-a | |||
Geografia situo | 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo)48.8597722.371843Koordinatoj: 48° 51′ 35″ N, 2° 22′ 19″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 544 636 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 17-a de decembro 1906 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 0814 | |||
Metro-linio | ||||
Richard-Lenoir [ʁiʃaʁ lənwaʁ] estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo, situanta en la 11-a arondismento de Parizo.
Stacio
Ĝi estis malfermita la 17-an de decembro 1906 okaze de la plilongigo de linio 5 de Mazas (hodiaŭ Quai de la Rapée) ĝis Lancry (hodiaŭ Jacques Bonsergent). Ĝi situas sub Bulvardo Richard-Lenoir, sude de kruciĝejo kun Strato Pelée.
Bulvardo Richard-Lenoir omaĝas al franca manufakturisto François Richard kiu estis asociita kun Joseph Lenoir-Dufresne. Post la morto de sia asociito, li parte adoptis lian nomon memore al la firmao kiun ili kune mastrumis kaj tiam nomiĝis « François Richard-Lenoir ».
Alirejoj
La stacio disponas pri du alirejoj:
- Fronte al Strato Gaby-Sylvia
- Okcidenta flanko de inter-ŝoseo, fronte al n-ro 65 Bulvardo Richard-Lenoir
Interkonektoj
La stacio havas neniun interkonekton kun busoj de RATP.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.