Richárd Schöntheil | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de julio 1874 en Csóka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 22-an de decembro 1944 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Richárd Schöntheil [riĥArd ŝontejl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöntheil Richárd estis hungara arkitekto.
Richárd Schöntheil[1] naskiĝis la 30-an de julio 1874 en Csóka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ĉoka en Serbio), li mortis la 22-an de decembro 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Richárd Schöntheil devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1892, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896. Komence li laboris sep jarojn sub gvido de Adolf Láng. En tiu periodo en 1802 li edziĝis, baldaŭ 3 geinfanoj naskiĝis. En 1908 li fondis propran firmaon. Post 3 jaroj li aĉetis parcelon en Kőbánya kaj post 2 jaroj en tiu loko estis preta la familia domo kun ateliero. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1921 kaj 1924 li laboris kune kun István Nagy (arkitekto). Li vidviniĝis en 1933 kaj denove edziĝis post kvar jaroj.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- Sinagogo de Kőbánya (1911)
- vilao de Fried (1904)
- vilao de Csáky (1905-1906)
- propra domo de Schöntheil (1911)
- domo de Lőwy (1905-1906)
- Sinagogo de Kőbánya
- Vilao de Fried
- Vilao de Csáky
- Propra domo de Schöntheil
- Ornamaĵo en domo de Lőwy
Lia volumo
- Kilenc nap a Balaton körül (vojaĝpriskribo, 1908)
Memorigiloj
- memortabulo