Richárd Józsa | |
---|---|
Richárd Józsa en 2017 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1984 (40-jaraĝa) en Várpalota |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Richárd Józsa [riĥArd jOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Józsa Richárd estas hungara aktoro.
Biografio
Richárd Józsa frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li maturiĝis en arta mezlernejo en Székesfehérvár, fine li iĝis ceramikisto en 2002. Li plustudis en Universitato de Kaposvár, sed post jaro li ŝanĝis la branĉon al aktorado kaj li akiris aktoran diplomon en 2008. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Rusznyák. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). Baldaŭ li ankaŭ instruis en teatra mezlernejo.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Oberon; Theseus; Dudás
- Molière: Tartufo - Damis
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Lopahin (komercisto)
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - Edvin
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi - ĝandarmo
- József Katona: Bánk bán - banuso Simon
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban - Almády
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Kurrah
- László Vadnay: Sonĝoaŭto (teatra adapto) - János Szűcs, bankestro
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Georges Feydeau: Bolha a fülbe (teatra transpreno, 2014) - Romain Tournel
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.