Ricardo Lagos | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ricardo Froilán Lagos Escobar | |||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1938 (86-jaraĝa) en Santiago de Ĉilio | ||||
Religio | agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉilio vd | ||||
Alma mater | Universitato Duke • Universitato de Ĉilio • nacia instituto generalo José Miguel Carrera • Colegio San Agustín • Q5975076 vd | ||||
Partio | Partio Socialista de Ĉilio • Partio Radikala • Partio por Demokratio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Ema Escobar vd | ||||
Edz(in)o | Luisa Durán • Carmen Weber vd | ||||
Infanoj | Ricardo Lagos Weber vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato • ekonomikisto • politikisto • profesoro • diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ricardo Froilán Lagos Escobar (naskiĝis je la 2-a de marto de 1938 en Santiago de Chile), advokato kaj ekonomikisto, estis Prezidento de Ĉilio de la 11-a de marto de 2000 ĝis 2006.
Antaŭ lia elektado, li disvolvis gravan akademian kaj diplomatan karieron. Li estis unu el la plej reprezentaj el la opoziciantoj al la diktaturo de generalo Augusto Pinochet.
Li fariĝis membro de la Socialista Partio de Ĉilio, kaj en la 80-aj jaroj li estas elektita prezidanto de la Demokrata Alianco, kaj alvokas publike al la voĉdono por la Ne en la referendumo kiun fine la diktaturo malgajnis.
En la jaro 1990, nova prezidento Patricio Aylwin nomumas lin Ministro de Edukado.
En 2000 li estas elektita Prezidento.
Lia prezidenta agado estis ĉefe reformisma. Li subskribis trakatatojn de libera komercado kun Usono kaj Eŭropa Unio, kaj malpliigis la influon de la militistoj en la politika reĝimo.
Je la 15-a de januaro de 2006 estas elektita nova prezidento, la ankaŭ socialisto Michelle Bachelet, kiu estis antaŭe Ministro pri Sano kaj poste pri Defendo en liaj registaroj.