Ribatejo en Portugalio

Ribatejo [ribateĵu] estas unu el la iamaj provincoj (aŭ naturaj regionoj) de Portugalio. Ĝia ĉefurbo estis Santarém. La signifo de Ribatejo en la portugala lingvo estas "Bordo de la rivero Taĵo", ĉar fakte tiu rivero Taĵo trapasas la provincon.

Ribatejo ampleksis preskaŭ la tutan nunan distrikton Santarém kaj krome partojn de la distriktoj Lisbono kaj Portalegre. Ĝi estis la sola inter la iamaj provincoj, kiu estas tute ĉirkaŭata de aliaj provincoj, havante nek marbordon nek landlimon al Hispanio. Ĝi limis al jenaj najbaroj:

  • nord-okcidente al Beira Litoral,
  • okcidente kaj sude al Estremaduro,
  • sud-oriente al Alto Alentejo,
  • norde kaj nord-oriente al Beira Baixa.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.