Riado (Haĵdar) | |
arabe الرياض ar-Riyāḍ | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: الرياض | |
Ŝtato | Sauda Arabio |
---|---|
Duoninsulo | Araba duoninsulo |
Regiono | Naĝd |
Emirlando | Emirlando Riado |
Historiaj regionoj | Unua Sauda ŝtato, Dua Sauda ŝtato |
Divido | 17
|
Tipo de urbo | Metropolo |
Memorindaĵoj | Fortikaĵo Al Masmak |
Nubskrapuloj | Kingdom Centre, Al Faisaliyah Center, Televida turo Riado |
Sekiĝintaj riveroj | Uedo |
Situo | Riado |
- koordinatoj | 24° 38′ 00″ N 46° 43′ 00″ O / 24.63333 °N, 46.71667 °O (mapo) |
Areo | 1 000 km² (100 000 ha) |
- de metropolo | 1 815 km² (181 500 ha) |
Loĝantaro | 4 878 723 |
- de aglomeraĵo | 4 900 000 |
- de metropolo | 7 000 000 |
Denseco | 4 878,72 loĝ./km² |
Ĉefurbo | 1818 |
Urbestro | Abdul Aziz ibn Ayyaf Al-Miqrin |
Horzono | UTC (UTC+3) |
Poŝtkodo | (5 cifera) |
Telefona antaŭkodo | +966-1 |
Situo enkadre de Sauda Arabio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Riyadh | |
Retpaĝo: www.arriyadh.com | |
Riado (الرياض ar-rijad) estas la ĉefurbo de Sauda Arabio. La urbo estas en Naĝd, en la mezo de la Araba duoninsulo. 4260000 homoj loĝas en Riado (20% de la loĝantaro).
Situo
Riado situas centre de la lando, tamen iom pli proksime al Persa Golfo. La ĉefurbo triviĝas dumvoje inter aŭtovojo Persa golfo-Ruĝa maro.
Historio
Supozeble la loko estis jam pli frue loĝata, sed laŭ nebulaj mencioj ĉirkaŭ en 425 tie estis grava loko. El la 5-a jarcento ruinoj postrestis. En la 15-a jarcento kolonioj formiĝis, la oazoj estis gravaj bazoj. En 1446 estis venigita fora tribo, kiuj formis centran kolonion. Familio Saud formis rezidejon (ĉefurbon) en 1824. Ekde la 1940-aj jaroj Riado iĝis grandurbo aŭ metropolo.
Klimato
Rijado havas subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C, jare pluvas po 99 mm (precipe en marto). Somere (precipe en julio)estas tage 50 °C, nokte 20 °C. Januare oni mezuras 14,1 °C-ojn. Inter junio-septembro neniam pluvas, eĉ nubo ne estas videbla.
Servoj
Princino Nora bint Abdul Rahman Universitato (arabe جامعة الأميرة نورة بنت عبد الرحمن) estas publika universitato por virinoj en Riado. Ĝi estas la plej granda virina universitato en la mondo (pli ol 60 000 studentinoj).
Universitato Reĝo Saud (KSU; arabe جامعة الملك سعود, Ĝāmiʿa al-Malik Saʿūd) estas publika universitato en Riado, kiu estis fondita en 1957 de Saud, reĝo de Saud-Arabio kaj estis la unua universitato en la lando kiu ne estas pure religia universitato.
Trafiko
La unua fervojo en 1951 ekfunkciis, nun estas reloj al Persa golfo. Ĉirkaŭ la urbo aŭtovoja ringo pretiĝis. La internacia flughaveno tre gravas en la araba mondo. Interne modernaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Virinoj vojaĝadas en aparta parto.
Ĝemelkomunumoj
|