Rejnlando-Palatinato
Federacia lando
FlagoBlazono
federacia lando [+]

LandoGermanio

Supermara alteco89 m ü. NHN [+]
ĈefurboMajenco
- koordinatoj50° N,  O (mapo)49.9130567.449722Koordinatoj: 50° N,  O (mapo)
Plej alta punktoErbeskopf [+]
Plej malalta punktoNonnenwerth [+]
Areo19 853,36 km² (1 985 336 ha) [+]

Loĝantaro4 084 844 [+] (31-a de decembro 2018)
Denseco205,75 loĝ./km² [+] [+]

Malneta enlanda produkto162,22 Mrd. EUR (2021)
Ŝuldo je loĝanto7,46  €/loĝanto (fine de 2002)
Ŝuldoj entute30,6 Mrd. € (fine de 2018)
Senlaboreco5% (decembro 2023)

Fondo30-a de aŭgusto 1946
Regantaj partiojSPD, Verduloj kaj FDP
MinisteroprezidentoMalu Dreyer
(ekde 16-a de januaro 2013)
Prezidento de federacilanda
parlamento Q1804002
Hendrik Hering
Seĝoj en la parlamento
El 101 seĝoj ricevas:
Lasta baloto14-a de marto 2021
Sekvonta baloto2026
Reprezento en
Federacia Konsilio
4

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
ISO 3166-2DE-RP

Esperanto-asocioRejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo

Rejnlando-Palatinato (Tero)
Rejnlando-Palatinato (Tero)

Rejnlando-Palatinato (Rejnland-Palatinato)
Rejnlando-Palatinato (Rejnland-Palatinato)
DEC
Rejnlando-Palatinato
Rejnlando-Palatinato

Map
Rejnlando-Palatinato

Vikimedia Komunejo:  Rhineland-Palatinate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Rejnlando-Palatinato (germane Rheinland-Pfalz, [rajnlant pfalc]) estas federacia lando de Germanio. Ĝi kovras areon de 19 848 kvadrataj kilometroj en la sudokcidento de la ŝtato, kaj fine de decembro 2022 havis 4159150 loĝantojn.

Gravaj urboj estas interalie Majenco, Kaiserslautern, Koblenco, Ludwigshafen, Treviro kaj Worms. La lando konsistas el 24 distriktoj kaj 12 eksterdistriktaj urboj.

Administra divido

180

distriktoj

(nombroj laŭ la dekstra mapo)

  1. Ahrweiler
  2. Altenkirchen
  3. Alzey-Worms
  4. Bad Dürkheim
  5. Bad Kreuznach
  6. Bernkastel-Wittlich
  7. Birkenfeld
  8. Cochem-Zell
  1. Donnersberg
  2. Bitburg-Prüm
  3. Germersheim
  4. Kaiserslautern
  5. Kusel
  6. Majenco-Bingen, germane Mainz-Bingen
  7. Mayen-Koblenco, germane Mayen-Koblenz
  8. Neuwied
  1. Rhein-Hunsrück
  2. Rhein-Lahn
  3. Rhein-Pfalz (antaŭe Ludwigshafen)
  4. Südliche Weinstraße
  5. Südwestpfalz
  6. Treviro-Saarburg, germane Trier-Saarburg
  7. Vulkaneifel
  8. Westerwald

Eksterdistriktaj urboj

(kun regiona aŭtokodo)

  1. Frankenthal (Palatinato) (FT)
  2. Kaiserslautern (KL)
  3. Koblenco, germane Koblenz (KO)
  4. Landau (Palatinato) (LD)
  5. Ludwigshafen (LU)
  6. Majenco, germane Mainz (MZ)
  1. Neustadt an der Weinstraße (NW)
  2. Pirmasens (PS)
  3. Speyer (SP)
  4. Treviro, germane Trier (TR)
  5. Worms (WO)
  6. Zweibrücken (ZW)

Geografio

Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federacaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.

Alzeyer Hügelland, Rheinhessisches Hügelland, Rheinhessisches Tafel- und Hügelland aŭ montetarlando de Alzey estas regiono en la distrikto Alzey-Worms kaj distrikto Donnersberg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 275 km² kaj ĝi estas je 336.7 m super marnivelo.

La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.

La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo.

Amaskomunikiloj

Esperanto en Rejnlando-Palatinato

La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Germana Esperanto-Asocio Landa Ligo Rejnlando-Palatinato, mallonge Esperanto-RLP. Ĝia celo estas antauenigo de internaciaj kontaktoj helpe de Esperanto, speciale kun amikoj en orienta Francio kaj Luksemburgo (aŭ Francujo kaj Luksemburgio). Ĝi varbas por Esperanto en la germana kaj por la federacia lando en Esperanto. La ligo estis fondita post la malfondo de la antaŭa Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo (SOGELO), kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.