Rezső Sugár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1919 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de septembro 1988 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Infano | Miklós Sugár |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto |
Rezső SUGÁR [reĵO ŝugAr], hungare Sugár Rezső estis hungara komponisto, instruisto kaj profesoro. Lia filo estis Miklós Sugár.

Rezső Sugár naskiĝis la 9-an de oktobro 1919 en Budapeŝto - mortis la 22-an de septembro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
Rezső Sugár studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1937-1942. Poste li ekinstruis en muziklernejo, dume li ankaŭ komponadis. Inter 1966-1979 li instruis en Muzikarta Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Memorigiloj
Liaj komponaĵoj (elekto)
- oratorioj, ekzemple Hősi ének (Heroa kanto) laŭ teksto de József Romhányi; M. Hunyadi, 1951; Paraszti háború (Kamparana milito), 1975; Savonarola, 1979
- diversaj konĉertoj
- diversaj kantatoj
- A tenger lánya (Filino de la maro), baleta muzikaĵo, 1961
- diversaj ĉambraj muzikoj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.