Rezső Schmid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1904 en Mukaĉeve |
Morto | 2-an de oktobro 1943 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • fizikisto |
Rezső Schmid [reĵO ŝmid], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmid Rezső estis hungara kemiisto, profesoro.
Rezső Schmid naskiĝis la 10-an de januaro 1904 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis la 2-an de oktobro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
Rezső Schmid akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1926, en la sekva jaro li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Post siaj studoj li instruis en la universitato József. En 1932 li esploris en Ĉikago helpe de stipendio. Hejmenveninta li energie komencis establi instituton pri spektroskopio, li komence ekzamenis la nitrogenoksidon. En 1935 li estis nomumita privata profesoro en Universitato Pázmány. Li abrupte mortis pro paralizo.
Memorigiloj
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.