Rezső Sárosdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1926 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de aprilo 2000 (73-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Rezső Sárosdy [reĵO ŝAroŝdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosdy Rezső estis hungara aktoro.
Rezső Sárosdy[1][2] naskiĝis la 14-an de julio 1926 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 2000 en Debrecen.
Biografio
Rezső Sárosdy komencis sian aktoran karieron en "vilaĝteatro" en 1954. Inter 1957-1961 li apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba). Inter 1961–1986 li estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li ricevis la titolon "eterna membro de la teatro". Tamen interrompo okazis en la teatra jaro 1964, tiam li ludis en Nacia Teatro (Szeged). Li ricevis premiojn en 1967 kaj 1978.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Makbeto - Macduff
- Reĝo Lear - titolrolo
- Kiel Plaĉas al Vi - Frederiko; Oliver
- Romeo kaj Julieta - Capulet
- Molière: Tartufo - Damis
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Tigris Brown (policestro)
- Vivo de Galileo - kardinalo
- Mihály Csokonai Vitéz: A méla Tempefői, vagy az is bolond, aki poétává lesz Magyarországon - grafo Fegyverneki
- József Katona: Bánk bán - banuso Petur
- Gergely Csiky: Mákvirágok - Károly Darvas
- Endre Fejes: Rozsdatemető - György Zentay
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Fejezetek a Rákóczi-szabadságharcból (televizia serio, 1977)
- en eksterlanda filmo hungara voĉo de Valentin Zubkov[3]
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.