Rezső Hikisch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hickisch Rudolf Ármin |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1876 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de julio 1934 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Hikisch Lajos |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Rezső Hikisch [reĵO hikiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hikisch Rezső estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Rezső Hikisch[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1876 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de julio 1934 en Budapeŝto.
Biografio
Rezső Hikisch frekventis arkitekturan lernejon en sia naskiĝurbo, poste li laboris en arkitektura laborejo de Vilmos Ray Rezső. Li plulernis en arta akademio de Dresdeno de Paul Wallot. Inter 1899–1900 li laboris en Munkeno apud Theodor Fischer, kie li planis pontojn por Isar. Antaŭ hejmenveno li studvojĝis al Parizo kaj Italio. Ekde 1902 li laboris en Budapeŝto. Post tri jaroj li malfermis propran arkitekturan atelieron. Li instruis en la Teknikuniversitato József dum la Hungara Sovetrespubliko, sed post la falo li ne rajtis instrui. Post jaroj li ricevis ŝtatan rangon "kabineta ĉefkonsilisto".
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- kastelo en Babapuszta (1906–1907)
- Urbodomo de Kiskunhalas (1908)
- hotelo Astoria (Budapeŝto) (1913)
- pordego de Sopron
- heroa monumento en Székesfehérvár
- fasonado en 2 ĉambroj en Palaco Sándor (Budapeŝto) (1927-1928)
Memorigiloj
- memorekspozicio en 1938
Fontoj
Referencoj
- Heroa pordego en Sopron
- Turo en urbodomo de Kiskunhalas
- Suda enirejo en Urbodomo de Kiskunhalas
- Orienta fasado en Urbodomo de Kiskunhalas
- Heroa monumento en Székesfehérvár