Rezső Burghardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Burghardt Rezső |
Naskiĝo | la 28-an de marto 1884 en Zsombolya (Hungara reĝlando) |
Morto | la 5-an de majo 1963 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Rezső Burghardt [reĵO burghart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Burghardt Rezső estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membroj de Societo Szinyei Merse Pál kaj Societo Benczúr.
Rezső Burghardt naskiĝis la 28-an de marto 1884 en Zsombolya (Hungara reĝlando, nuntempa Jimbolia en Rumanio), li mortis la 5-an de majo 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Rezső Burghardt studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo inter 1903-1911, sed en tiu periodo li studis ankaŭ en Romo, Milano, Parizo, Londono. Lia plej grava instruisto estis László Hegedűs (pentristo). Li partoprenis en ekspozicioj ekde 1904. Hejmenveninta inter 1913-1919 li plulernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Inter 1937 kaj 1948 li instruis en la Hungara Belarta Altlernejo. Plej ofte li pentradis pejzaĝojn, portretojn, aĵpentraĵojn. Li ricevis 7 premiojn inter 1920 – 1959.
Elektitaj ekspozicioj
- 1923, 1925, 1929, 1938, 1960 – Budapeŝto
- 1926, 1930, 1932, 1938, 1942 – Venecia Bienalo
- 1927, 1931, 1950, 1955, 1957, 1969 – Arthalo Budapeŝto
- 1929 – Göteborg, Stokholmo
- 1937 – Vieno
Elektitaj pentraĵoj
- Portreto pri Béla Nádaskay (vidu la bildon!)
- Velence, 1914
- Kísértés, 1920 (premiita)
- Napos táj, 1934
- Fekvő női akt, 1936
- Tájkép
- Park
- Csendélet
- Kikötő
- Kútnál
- Modell
- Faluhatár
- Táj kecskepásztorral
- Sziklás tengerpart