La vorto Revolucio (el la nov-latina revolutio «turn(ad)o») estas fundamenta (ofte perforta vivskuo kaj socipolitika reoganizo) difinita kiel historia evento, kiu ŝanĝas, en relative mallonga tempo, kaj la socion kaj ĝiaj politika organizado. Tiu povas okazi post salto en la teknologia kapablo de homo, aŭ sekvante radikalan ŝanĝon en lia socia kaj politika percepto, ŝanĝo en (politika) potenco aŭ en la organizaj strukturoj de iu lando farita de forto (amasoj, armeo) pli potenca ol la reĝimo de la ŝtato. Politiksciencisto Samuel Huntington priskribis revolucion kiel "rapidan, profundan kaj perfortan ŝanĝon kiu influas la dominajn valorojn en socio, politikaj institucioj kaj socia strukturo." Oni devas rimarki, ke perforto, ŝanĝo de regantoj kaj manko de politika legitimeco ne estas kriterioj por difini revolucion sed estas kromefikoj aŭ ĝiaj sekvoj.
Etimologio
Unue tiu vorto estis uzata por la movado de astroj, poste ĝi ankaŭ ricevis la signifon de «ŝanĝo, tuja turno, novaĵo». La hodiaŭe plej ofta signifo kiel politika ŝanĝego unue ekestis fine de la 18a jarcento je la influo de la Franca Revolucio de 1789. Ĝi estas ĝenerale la mala nocio de «Evolucio».
Analizo
La filozofo Aristotelo konis du tipojn de politikaj okazaĵoj:
- Tuta ŝanĝo de unu konstitucio al alia
- Pluigo de ekzistanta konstitucio.[1]
Alimaniere, revolucioj estas klasifikitaj laŭ du kriterioj:
- Klasa kriterio - kiam la ĉefa generatoro de la revolucio estas certa klaso - sklavoj, kamparanoj, proletaro ktp.
- Kriterio de la celo - kiam en la revolucio la plej elstara celo estas la deziro atingi certan ŝanĝon politike, religie, nacie kaj pli.
Ĉi tiu divido estas iom artefarita ĉar, plejparte, revolucioj implikas pli ol unu klason kaj ankaŭ havas pli ol unu celon. Estas multaj kialoj, kiuj povas konduki al la eksplodo de revolucio. La revolucio kutime eksplodas dum ampleksa kaj longedaŭra krizo. Ĉi tiu krizo povas esti en la klasbatalo - akraj diferencoj kaj kontrastoj de interesoj inter klasoj; en la ekonomia sfero, post longa kaj grava depresio, aŭ sojle al ekonomia kolapso post malfacila kaj malsukcesa milito, pro severa korupto aŭ alia politika krizo kaj pli. Tiuj krizoj kondukas al du gravaj faktoroj funkciigantaj en la revolucia procezo:
- Granda parto de la loĝantaro venas al la konkludo, ke nur radikala kaj drasta ŝanĝo povas plibonigi la ekzistantan situacion.
- Leviĝas forta opozicio al la nuna situacio, kiu estas preta por efektivigi la revolucion. Tiu ĉi opozicio povas konsisti el amasoj da homoj, revoluciemaj batalionoj, partioj, kluboj (la Franca Revolucio), grupoj de oficiroj kaj pli. Plej ofte, estras la opozicion, oficiala aŭ ne, karisma kaj influeganta gvidanto aŭ grupo de gvidantoj.
Klasika evoluo de revolucio estas - anstataŭigi la malnovan reĝimon per modera revolucia reĝimo. Iom post iom la modera reĝimo estas anstataŭigita per ĉiam pli radikala reĝimo, kiu povas iri ĝis reĝimo de teroro. Foje eksplodas interna milito inter grupoj de la malnova reĝimo, la moderuloj kaj la radikaluloj. La elpelitaj regantoj povas ankaŭ organizi kontraŭrevolucion kiu celas restarigi la antaŭrevolucian reĝimon.
Oni povas identigi kvar generaciojn de akademiuloj esplorantaj revolucion. La unua generacio traktas revoluciojn kiel esprimon de la emocia konduto de la "amaso" kaj analizante per la metodoj de socia psikologio. Dua generacio de akademiuloj de politikaj kaj sociaj revolucioj fokusiĝis sur la kialoj de la okazo de revolucio, de pli larĝa perspektivo, kiu inkludis analizon de socia konduto. Tria generacio de akademiuloj fokusiĝis pri la studado de la sociaj potencrilatoj kiuj kondukas al revolucioj, temigante klasbatalon. La kvara generacio de esploristoj fokusiĝas de aliaj faktoroj - kiuj povas klarigi revoluciojn kiuj ne nepre respondas al teorioj de klasbataloj, kaj ne nepre okazas en la kunteksto de okcidentaj landoj (Sed prefere en la Tria Mondo). Ĉi tiuj fakuloj interesiĝas pri la simileco inter la studo de revolucioj kaj la studo de sociaj movadoj.
Unu el la konkludoj de ĉiuj studoj pri la temo estas ke ĉiuj sukcesaj revolucioj estis faritaj kun la instigo kaj integriĝo de la homamasoj, aŭ almenaŭ larĝaj tavoloj de ĝi. Revolucioj faritaj de la reganta klaso kutime ne sukcesus, escepte de ŝanĝo de registaro kiu ankaŭ korupte nomiĝas revolucio, sed ne estas revolucio ĉar la ŝanĝo estas nur persona kaj ne substantiva, en la formo de la reĝimo mem. Ekzemple - en la Rusia Imperio estis malkvieto de la homamasoj kaj provoj de ŝanĝo jam ekde la 16-a jarcento. Kiam la bolŝevika revolucio eksplodis al ĝi aliĝis amasoj da homoj kaj ili estas tiuj, kiuj kaŭzis ĝian sukceson.
Historio
La Epoko de la revolucioj (aŭ Revolucia Epoko) estas periodo el la fino de la 18a ĝis la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okazis en plejparto de Eŭropo kaj de Ameriko. Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun rajtgarantiita konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.
La testŝtono por decidi ĉu revolucio okazis aŭ ĉu ĝi estis nur provo de revolucio estas la respondo al la demando: "Ĉu konstanta ŝanĝo okazis kiel rezulto de la okazaĵo?" Se neniu ŝanĝo estas farita, se la situacio normaliĝas kiel antaŭe - neniu revolucio okazis.
La konceptoj de tutmonda revolucio, proletara revolucio kaj permanenta revolucio estas forte ligitaj kun tutmonda komunismo.
En la moderna epoko
- La komenco de la revolucia pensado radikas en la 16-a jarcento kun la mesianaj ideoj de Thomas Müntzer kaj de kalvinismo kiu rekonis la rajton kontraŭbatali tiranecon kaj opozicion al la centra administracio de la reĝo en la malfrua Mezepoko.
- En la 17-a jarcento okazis du gravaj revolucioj, kiuj influis la okcidentan mondon, kaj per ĝi la tutan mondon. Ambaŭ estis asociitaj kun religiaj luktoj, la Reformacio kaj la Angla enlanda milito. Precipe en Anglio, estas rimarkindaj la demokratia penso, kiu karakterizis ambaŭ la puritanismon kaj la liberalismon, kaj kiu karakterizis la Gloran Revolucion.
- La 18-a jarcento estis markita de la Usona Revolucio kaj sekve de la Franca Revolucio. En ambaŭ revolucioj la fokuso estis al socio kaj ekonomio, same kiel deziro al demokratio.
- En la 20-a jarcento okazis revolucioj bolŝevikaj socialistoj, kontraŭkoloniaj kaj multaj aliaj.
Elstaraj revolucioj
Politik-sistemaj okazaĵoj de revolucio
- Abasida revolucio
- Kamparana ribelo
- Kamparanaj ribeloj
- Angla revolucio, konata sub la nomo "Glora Revolucio" (Glorious Revolution)
- «Usona revolucio», alia nomo de la Enlanda Milito de 1775
- Francaj revolucioj
- Serba revolucio, markis la komencon de erao de nacia stariĝo en Balkanio
- Bolivara revolucio
- Revolucio de 1848
- Filipina Revolucio
- Boksista ribelo
- Rusa revolucio de 1905
- Revolucio de la Junaj Turkoj de 1908, la Otomana ŝtato iĝis konstitucia monarkio
- Oktobra revolucio en Portugalio 1910, respublikanigo
- Ĉina revolucio de 1911, respublikanigo
- Rusia revolucio de 1917 kiuj inkluzivis la Februara revolucio kaj la Oktobra Revolucio.
- Kalistefa revolucio
- Novembra Revolucio (Germanio)
- Turka revolucio, 1922, nuligo de la sultanlando
- Siama revolucio de 1932, el absoluta monarkio al konstitucia monarkio.
- Hispana revolucio de 1934
- Aŭgusta Revolucio, Vjetnamio 1945
- Arabaj kontraŭmonarkiaj militistaj revolucioj (Egiptio, 1952; Irako ,1961; Libio, 1969)
- Kuba revolucio, 1953
- Hungara Revolucio
- Praga Printempo
- Majo de 1968
- Trankvila revolucio
- Etiopia revolucio, 1974
- Revolucio de la Diantoj, 1974
- Irana revolucio, 1979
- Revolucioj de 1989 vidu ankaŭ Turniĝo
- Rumana Revolucio de 1989
- Koloraj revolucioj, komenco de la 21-a jarcento
- Ĝinza revolucio
- «Araba Printempo», moderna revolucio komencinte 2010/2011 en Tunizio (vd. Tunizia Ribelo)
- Okupu Wall Street
- Eŭromajdano
Revoluciaj liberec-socialismaj teritorioj
- Pariza Komunumo, 1871
- Libera Teritorio, Orienta Ukrainio, 1918-1921
- Roĵavo
Aliaj (nepolitikaj) revolucioj
- Neolitika revolucio (ekagrikulturigo)
- Komerca revolucio
- Presarta revolucio
- Kopernika revolucio
- Reformacio
- Scienca revolucio
- Antiklerikalismo
- Industria Revolucio
- Dua industria revolucio
- Novkultura Movado
- Hispana Revolucio, 1936
- Agrara reformo (revolucio)
- Kultura Revolucio (Ĉinio)
- Verda Revolucio
- Feminismo
- Seksa revolucio
- Komputila revolucio
- Tria industria revolucio
- Cifereca revolucio
- Redistribuo de riĉeco, la forigo de intereso el la ekonomia sistemo estas revolucia paŝo kun profundaj efikoj al ĉiuj sferoj de ekonomiaj agadoj.
Revoluciuloj kiel naciaj herooj
- Bhagat Singh (Sendependiĝo de Barato)
- Robert Blum (Germanio, 1848)
- Sándor Petőfi (Hungario, 1848)
- Lajos Kossuth (Hungario)
- José Martí (Kubo)
- Che Guevara (Kubo)
- Giuseppe Garibaldi (Italio)
- José Rizal (Filipinoj)
- George Washington (Usono)
- Louis Riel (Kanado, Metisoj)
Vidu ankaŭ
Kategorioj
- Kategorio:Revolucioj
- Kategorio:Historio
Aliaj Paĝoj
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Aristotelo, Politiko V, tr. T.A. Sinclair (Baltimore: Penguin Books, 1964, 1972), p. 190.