Revolucia Direktiga Soveto | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 21-a de marto 1919 - 1-a de aŭgusto 1919 | |
Antaŭulo | Kabineto Berinkey | |
Sekvanto | Kabineto Peidl | |
Revolucia Direktiga Soveto, origine hungare Forradalmi Kormányzótanács, foje malofte Kabineto Garbai estis la registaro en Hungario dum la Hungara Sovetrespubliko. Ĝi gvidis la landon en 1919 nur 133 tagojn.
Historio
En la frua 1919 Antanto postulis pli kaj pli regionojn, kiujn jam la Kabineto Berinkey ne volis plenumi. Tiam parto de la radikalaj politikistoj estis en prizono, la kabineto oficiale transdonis la potencon al arestitaj radikuloj, tiel naskiĝis Hungara Sovetrespubliko. La nova registaro ne uzis la vorton „ministro”, sed komisaro. Post semajnoj ankaŭ la „subkomisaroj” iĝis egalrajtaj, tial tiu kabineto havis 35 ministrojn-komisarojn. Tio estis la plej granda en Hungario. Ili estis socialdemokratoj aŭ komunistoj. La registarestro estis Sándor Garbai, sed laŭ la historiistoj en la praktiko la ĉefo estis Béla Kun.
La Soveto tuj aranĝis armeon, krome en la 3-an de aprilo la Soveto deklaris novan konstitucion. La registaro aranĝis la ŝtaton laŭ direktivoj de Lenino. La fiaskon kaŭzis tio, ke la militaj planoj kontraŭ la rumanoj malkaŝiĝis, la plena Revolucia Direktiga Soveto rifuĝis al Vieno. Menciindas, ke tiu kabineto estis la dua, kiu sekvis la Grandan Oktobran Socialisman Revolucion.
Listo de membroj
- Sándor Garbai – ĉefkomisaro
- Jenő Landler komisaro pri enlandaj aferoj
- Sándor Csizmadia, Károly Vántus, Jenő Hamburger, György Nyisztor – komisaroj pri agrikulturo
- József Pogány, poste ankaŭ Béla Szántó - komisaroj pri defendo
- Zoltán Rónai, poste ankaŭ István Láday - komisaroj pri justico
- Jenő Landler – komisaro pri komerco
- Mór Erdélyi, poste ankaŭ Bernát Kondor – komisaroj pri nutro
- Zsigmond Kunfi, poste ankaŭ György Lukács, Tibor Szamuely, Sándor Szabados – komisaroj pri eduko
- Béla Kun - komisaro pri eksteraj aferoj
- Dezső Bokányi – komisaro pri laboro
- Henrik Kalmár – komisaro pri germanaj aferoj
- Jenő Varga, poste ankaŭ Gyula Lengyel – komisaroj pri financo
- Oreszt Szabó – komisaro pri ruteniaj aferoj, post tagoj Ágoston Stefán
- Vilmos Böhm – komisaro pri socialismo, poste ankaŭ Antal Dovcsák
Post deklaro de la konstitucio ŝanĝoj okazis en la komisararo. La novaj ministerioj:
- Jenő Varga, Mátyás Rákosi, Gyula Hevesi, József Kelen, Ferenc Bajáki – komisaroj pri ekonomia produkto
- Jenő Landler, Béla Vágó (politikisto) – komisaroj pri internaj aferoj, fervojoj kaj navigado
- Béla Kun, Péter Ágoston kaj József Pogány – komisaroj pri eksteraj aferoj