La pentraĵo "Reviviĝo" (1499) de Luca Signorelli

--> Ne konfuzu kun lingva revigligo.

Mirakla reviviĝo aŭ per teologia neologismo resurekto estas, laŭ multaj religioj, la postmorta reveno de la animospirito al enkorpa vivo en la sama korpo kie iu vivis. La resurekto de Jesuo laŭ Kristanismo estas klasika ekzemplo de tiu fenomeno.

Pluraj religioj kredas ke ĝenerala reviviĝo okazos je la fino de la mondo, tuj antaŭ la Lasta juĝo. Ĉe la abrahamaj religioj tiu koncepto evoluis el la biblia ideo, ke Dio tiel egaligos la maljustaĵojn, kiuj ekzistas inter la homoj.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.