La Revesa testudo estas indiĝena de la Flava Rivero, sed ankaŭ estas bredataj grandnombre tra tuta Ĉinio.

Revesa testudo, Mauremys reevesii, foje konata kiel Ĉina lagotestudo, Ĉina tri-kila lagotestudo, aŭ testudo de Reeves, estas specio de testudo en la familio Geoemidedoj, Geoemydidae, nome familio kiu estis iam nomata Bataguridae (Bataguredoj).[1] La specio estas endemia de Azio. Mauremys reevesii troviĝas nature en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Tajvano.[1][2]

Ĝi estas unu el la du plej oftaj specioj uzitaj por divenado kiuj estis trovitaj en arkeologiaj lokoj de la Dinastio Shang.[3]

La specifa nomo, reevesii, estas honora al la angla naturalisto John Reeves.[4]

Notoj

  1. 1 2 Rhodin, Anders G.J.; van Dijk, Peter Paul; Iverson, John B.; Shaffer, H. Bradley (14a de decembro 2010). "Turtles of the world, 2010 update: Annotated checklist of taxonomy, synonymy, distribution and conservation status" (PDF). Chelonian Research Monographs. 5: 000.112. doi:10.3854/crm.5.000.checklist.v3.2010. ISBN 978-0965354097. Arkivita el la originalo (PDF) la 15an de decembro 2010. Alirita la 10an de januaro 2020.
  2. ATTWG (2000)
  3. Keightley, David N. (1978). Sources of Shang history: the oracle-bone inscriptions of Bronze Age Chin (2a eld.). Berkeley ; London: University of California Press. p. 9. ISBN 0-520-05455-5.
  4. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. (ISBN 978-1-4214-0135-5). (Chinemys reevesii, p. 218).

Bibliografio

  • Gray JE (1831). Synopsis Reptilium; or Short Descriptions of the Species of Reptiles. Part I.—Cataphracta. Tortoises, Crocodiles, and Enaliosaurians. London: Treuttel, Wertz, and Co. viii + 85 pp. (Emys reevesii, new species, pp. 73–74). (angle kaj Latine).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.