Reuters | ||
---|---|---|
novaĵagentejo • negoco vd | ||
Dum | oktobro 1851 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita Respondeco | |
Fondintoj | Paul Julius Reuter vd | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Estr(ar)o | Stephen J. Adler | |
Dungitoj | 2 500 | |
Posedata de | Thomson Reuters vd | |
filiaj kompanioj | Reuters TV vd | |
Posedataj kompanioj | Effix vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Reuters estas liveranto de financmerkataj datumoj kaj novaĵagentejo, kiu liveras raportojn el la tuta mondo al gazetoj kaj aliaj komunikiloj. La novaĵoj nuntempe estigas malpli ol 10 % de la enspezoj de la entrepreno[1].
La ĉefa agado estas liveri informojn al la merkatoj de akcioj, devizoj kaj similaj financpaperoj. Reuters liveras merkatajn datumojn kiel kurzojn, esplorojn kaj analizojn. Krome la entrepreno funkciigas komercajn sistemojn, kiuj permesas al borsaj komercistoj aĉeti kaj vendi financpaperojn surekrane anstataŭ per telefono aŭ en borsa halo. Plej grava estas la analizado de 40.000 akciaj entreprenoj kaj de obligacioj. Konkurencantoj estas Bloomberg L.P. kaj Dow Jones Newswires.
Historio
La entrepreno komencis kiel agentejo por ĝeneralaj novaĵoj. Paul Julius Reuter, filo de rabeno en Kassel, Germanio, konstatis, ke kun la elektra telegrafo la novaĵoj ne plu bezonis tagojn aŭ semajnojn por veturi longajn distancojn. En 1850 la 34-jara Reuter instaliĝis en Akeno en Germanio, proksima al la nederlanda kaj belga landlimo. Li ekuzis la novan telegrafan linion Berlino-Akeno por sendi novaĵojn al Berlino. Estis truo en la linio inter Akeno kaj Bruselo. Reuter rapidigis la transporton de novaĵoj uzante kolombojn por ponti la mankantan distancon.
Fontoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝoj por individuaj klientoj
- Reuters US
- Reuters UK Arkivigite je 2009-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Reuters Oficiala retpaĝo
- 5 jaroj de militraportado en Irako Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Reuters - The State of the World Arkivigite je 2009-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Novaĵoj en la 21a jarcento
- Reuters Group PLC Company Profile at Yahoo! Inc.
- Reuters Group PLC Company Profile at Google Inc.
- Reuters Fondaĵo Arkivigite je 2010-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Reuters financaj informoj Arkivigite je 2008-02-27 per la retarkivo Wayback Machine