Reteag | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Retteg (hungare), Retteneck (germane) | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 47° 12′ N, 24° 1′ O (mapo)47.19583333333324.018611111111Koordinatoj: 47° 12′ N, 24° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 249 m | ||
Poŝtkodo | 427220 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3673 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 2790 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 34182 | ||
Reteag [retjag] estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Beclean, sidejo de la komunumo Petru Rareș. Administre apartenas al ĝi Bața.
Ĝis 2005 al la komunumo apartenis krome Ciceu-Corabia, Ciceu-Mihăiești kaj Lelești. El ili oni je la 25-a de marto 2005 per la leĝo n-ro 67 kreis la komunumon Ciceu-Mihăiești.
Loĝantaro
En 1910 Reteag havis 2 318 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj); en 1992 2 758 (rumanoj, 19 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio skriba estas el 1060. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
- József Bodoki (? 1730 – Kolozsvár, 7-a de januaro 1799): reformita eklezia verkisto.
- Rezső Hegedűs (10-a de marto 1880 – Orgovány, 17-a de novembro 1919): instruisto, ekzekutita dum blanka teroro en Hungario.
- Lajos Márk (25-a de aŭgusto 1867 – New York, 1943): portretpentristo, ilustriisto.
- István Miháltz (25-a de decembro 1726 – ?, ? 1784): jezuita eklezia verkisto.
- József Simon (*15-a de marto 1953), matematikinstruisto en Miercurea Ciuc, matematikproblemar-kompilanto.
- Irma Szabó (1872 – Rákoskeresztúr, 9-a de junio 1930): aktorino.
- Erzsi Széll Minka (27-a de aŭgusto 1880 - ?) aktorino.
- Attila Sztankovszky (n. 5-a de novembro 1957): inĝeniero pri ĝardenoj, fakverkisto.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.