Blogo (ankaŭ nomata reta taglibro aŭ retlogo aŭ retskribejo[1]) estas reta raporto fare de persono. Blogoj estas lokitaj en la Interreton kaj preskaŭ ĉiam en la TTT. Blogoj enhavas liston de eroj (blogaĵoj aŭ blogeroj), kiuj ordinare estas ordigitaj de plej nova ĝis plej malnova kaj temas pri la ŝatokupoj, religio, politikaj, kredoj, okupo, k.t.p. de la bloganto. Blogoj kutime, sed ne ĉiam, permesas por legantoj komenti pri la eroj.
Blogo ordinare estas havebla en TTT-paĝo kaj RSS-a kanalo, tamen ne ĉiuj RSS-aj kanaloj estas blogoj.
Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per PHP aŭ Perl kune kun SQL. Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, ankaŭ ekzistas gastigaj servoj kiel LiveJournal aŭ Ĝangalo.com.
Termino
La vorto “blogo” devenas de la samsignifa angla vorto “blog”, kiu estiĝis el mallongigo de la vorto “weblog” (TTT-registri). Kelkaj esperantistoj preferas la ne-neologismajn esprimojn “reta taglibro” aŭ “TTT-protokolo”. Malofte aperas la formo “trototolo”, kiu estas ia sintezo de “TTT” kaj “protokolo”. La enkonduko de la neologismo “blogo” en Esperanton estis pravigita en artikolo en Ĝangalo per la argumento ke tio plifaciligas la uzon de derivaĵoj kiel “blogi”, “blogaĵo” kaj “bloganto”, kiuj estas malfacile esprimeblaj surbaze de la peza esprimo “virtuala taglibro”.[2]
Blogaj programaroj
- WordPress – eblas ricevi konton nur per retpoŝtkonfirmo
- LiveJournal
- Blogger – ligita kun Google ktp., necesas konto ĉe Google
Fontoj
- ↑ (en, eo) Sequoia Edwards, How to translate to Esperanto, p. 29/62, Smashwords.com
- ↑ http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1254