Retablo estas vando en kristana preĝejo malantaŭ altaro kun religiaj skulptaĵoj aŭ pentraĵoj, ofte aranĝita kiel triptiko. La etimologio de la vorto esprimas la pozicion re- : «malantaŭ» la altaro.
Retablo dupanela nomiĝas diptiko, tripanela triptiko kaj kun pli da paneloj poliptiko.
Laŭ Francisko Azorín retablo estas Ligna aŭ ŝtona verko, ĉe la fono de altaro. La unuaj retabloj de la kristanaj temploj estis porteblaj, de la 12ª jc. konstruiĝis fiksaj.[1] Li indikas etimologion el la latina retabulum, el retro tabularium (malantaŭa tabularo).[2]
Artistoj
- Hieronymus Bosch
- Jan van Eyck
- Benozzo di Filipuccio
- Nikolao Gerhaert
- Matthias Grünewald
- Veit Stoß
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.