Resveratrolo | |||
Plata kemia strukturo de la trans-Resveratrolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la trans-Resveratrolo | |||
Plata kemia strukturo de la Cis-Resveratrolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Cis-Resveratrolo | |||
Ruĝaj vinberoj enhavas multe da resveratrolo. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 501-36-0 | ||
ChemSpider kodo | 392875 | ||
PubChem-kodo | 445154 | ||
Merck Index | 15,8279 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ iometa flava pulvoro kun dolĉeca gusto | ||
Molmaso | 228,247 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,272g cm−3 | ||
Bolpunkto | 254°C | ||
Ekflama temperaturo | 14 °C | ||
Memsparka temperaturo | 363 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,03 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3450 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R26 | ||
Sekureco | S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H315, H318, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Resveratrolo (trans–3,4',5–trihidroksostilbeno, C14H12O3; 1,3-benzendiol, 5-[2-(4-hidroksofenil)etenil]-, (E)-) estas substanco, kiu troviĝas en ŝeloj kaj kernoj de blua vinbero (Vitis vinifera), arakidoj, ŝeloj kaj kernoj de nigra ribo, en radiko de la ĉina planto Polygonum cuspidatum (ekstrakton el tiu ĉi planto oni nomas ĥolikano), en ŝeloj de vakcinioj kaj en ruĝa vino. Reveratrolo troviĝas ankaŭ en blanka vino, sed kun la enhavo centoble malpligranda. Tiu ĉi substanco pro siaj antioksidaj kaj antibakteriaj efikoj uzatas kiel manĝo-suplemento.
Resveratrolo influas metabolon de lipidoj kaj inhibas precipitadon de sangaj tabuletoj. Oni supozas, ke dank al sia kapablo inhibi androgenajn riciventojn ĝi havas pozitivan influon al prevento de kancero de prostato. Iuj studoj montras, ke ĝi kapablas plifortigi efikon de iuj antiretroviraj medikamentoj.
Lastaj serĉoj montras, ke resveratrolo troviĝas en granda multo da plantoj kaj la plantoj la resveratrolon produktas pli multe, kiam ili estas en streĉo, kiel sian defendon por transvivi. Kio rilatas al la blua vinbero, oni elesploris, ke ĝi enhavas pli da resveratrolo, kiam la beroj estas nematuraj.