Subjekto de Rusia federacio | |
|
|
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Nordokcidenta federacia regiono |
Ĉefurbo | Siktivkar |
Estro | Vladimir Uyba (ekde ) |
Fondita | 22-a de Aŭgusto 1921 |
Demografio | |
Loĝantaro | 901 189 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 2,2 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Komia, rusa |
Etnoj | rusoj (61,7 %) komioj (22,5 %) ukrainoj (4,0 %) tataroj (1,2 %) belorusoj (1,0 %) germanoj (0,6 %) |
Geografio | |
Areo | 416 774 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 167000–169999 |
Aŭtokodoj | 11, 111 |
OKATO | 87 |
ISO 3166-2 | RU-KO |
Retpaĝaro | www.rkomi.ru |
Komiio (Respubliko Komi, ruse Республика Коми, komie Коми Республика) estas aŭtonoma respubliko (konstitucia ento) de la Rusia Federacio en ties nordokcidenta federacia regiono.
La Respubliko Komi estis aŭtonoma provinco la 22-an de aŭgusto 1921 kaj de 5-a de decembro 1936 la Komia Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko ene de la Rusa Socialisma Federacia Sovetia Respubliko. En la momento de la malintegriĝo de Sovetunio, la respubliko ricevis la statuson de socialisma sovetia respubliko la 23-an de novembro 1990, kiu siavice transformiĝis en la Respublikon de Komi la 26-an de majo 1992.
Geografio
La Respubliko Komiio situas en la ekstrema nordoriento de Eŭropo, malmulte loĝata regiono de Tajgo kaj Tundro. La pejzaĝo estas plejparte ebena. En la nordokcidento situas Тиманский кряж (Timansky Kryazh), en la oriento ĝi limas al la ural-montaro. La ĉefaj riveroj estas Peĉora kaj Viĉegda, flanka rivero de la Norda Dvina. La praarbaroj de Komiio formas la plej grandan seninterrompan ĝangalan regionon en Eŭropo kaj estas ekde 1995 rekonita kiel Monda Heredaĵo de Unesko. La Manpupunaj Rokoj (rusa : Маньпупунёр) ofte nomata la "sep gigantoj de Uralo". La nura grandurbo estas la ĉefurbo Siktivkar. Aliaj lokoj estas Uĥto, Vorkuta, Peĉoro (urbo), Usinsk kaj Inta. En tiu regiono situas la tiel nomataj Manpupunaj Rokoj.
Popolo
La komioj estas finn-urgra popolo, sed ili fariĝis malplimulto. Nuntempe ĉefe rusoj tie loĝas krom aliaj popoloj kiel ekzemple tataroj, belorusoj, rusiaj germanoj, ĉuvaŝoj kaj aliaj. La plimulto konfesus aparteni al la rusa ortodoksa eklezio.
Lingvoj
Naturprotektado
En 1994, pli ol 100,000 tunoj da nafto el difektitaj naftoduktoj fluis en la tundron kaj poluis la terojn kaj la riverojn Kolva kaj Peĉora. Sekve de tio venis pli bonaj kontrolmekanismoj[3]. En la regiono situas unu el la plej malnovaj mediprotekaj movadoj de Rusio. Ĝi estis fondita en la 1980-aj jaroj kaj engaĝas sin por riparigo de la ofte likantaj naftoduktoj. Danke al ĝi, la nukleaj provoj sur Novaja Zemlio estis haltigitaj. Ĝi ankaŭ organizis reziston kontraŭ testoj por naftoelminigado de la rusa naftokompaio Lukoil[4].
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo de Komiio Arkivigite je 2019-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, S. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
- ↑ Julia Ponomarewa: Lecks an russischen Erdölleitungen (Likoj en rusaj naftoduktoj Russia beyond the headlines – rbth.com In: The Moscow News, la 30-an de Aŭgusto 2012.
- ↑ (rusa) "«Из нас делают единый советский народ» (Oni faras el ni unuecan sovetan popolon), Novaja Gazeta
Ĉefurbo: Siktivkar
Urbaj distriktoj: Inta | Siktivkar | Uĥta | Usinsk | Vorkuta
Municipaj distriktoj:
Iĵma |
Knjaĵpogosta |
Kojgorodoka |
Kortkerossa |
Peĉora |
Priluza |
Siktivdina |
Sisola |
Sosnogorsk |
Troicko-Peĉjorska |
Udora |
Ustj-Cilma |
Ustj-Kuloma
Ustj-Vima |
Vuktil
Ĉefurbo: Sankt-Peterburgo
Arĥangelska provinco | Kaliningrada provinco | Karelio (respubliko) | Komiio | Leningrada provinco | Murmanska provinco | Nenecio | Novgoroda provinco | Pskova provinco Sankt-Peterburgo | Vologda provinco