Respublika Gvardio | ||
---|---|---|
militista unuo | ||
Komenco | 23-a de junio 1848 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Respublika Gvardio (france Garde républicaine) estas armea unuo subigita al la Nacia Ĝendarmaro de Francio, kies misio estas plenumi specialajn sekurecajn misiojn en la areo de la ĉefurbo Parizo [1].
La Ĝardeno konsistas el du infanteriregimentoj, kavaleriregimento (la lasta kavaleriodivizio en la francaj armetrupoj), muzikgrupo kaj kantanta koruso, nombrante 2 859 personaron [2].
La trupo disponigas honorgvardiojn por francaj oficialaj ceremonioj kaj okazaĵoj. Alia funkcio de estas la sekureco de gravaj publikaj konstruaĵoj de nacia signifo. inter tiuj konstruaĵoj estas la jenaj: [3]
- La oficiala loĝejo de la Prezidanto de Francio, la Palaco Elizeo.
- Loĝejo de la Ĉefministro de Francio, Hotelo Matagnion.
- Loĝejo de la Franca Senato, Luksemburgia Palaco.
- Domo de la Nacia Asembleo, Palais Bourbon.
- La sidejo de la Supera Kortumo de Francio kaj la Kortumo de Apelacioj, la Palaco de Justeco.
Pliaj taskoj pri kiuj respondecas la Respublika Gvardio estas: sekureco de eksterlandaj gvidantoj, armeaj ceremonioj kaj honorgvardio por falintaj soldatoj, subteno por policaj fortoj.
Galerio
Referencoj
- ↑ "Renseignements". Garde républicaine. Retrieved 2022-03-20.
- ↑ fr:Garde républicaine (France)#Histoire
- ↑ Sirpa Gendarmerie, Gendarmerie nationale (france)