Reprezalio estas ago, en si mem jure malpermesita, per kiu unu ŝtato respondas al kontraŭjura ago de alia ŝtato.
Pli precize: en milito, reprezalio estas limigita kaj intencita malobservo aŭ rompo de la milita juro por puni malamikon pli frue rompintan la miltan juron. Laŭleĝeco de reprezalio distingus ĝin de kruelaĵo aŭ teruraĵo.
Politika reprezalio estas la ofte uzata termino por amasaj punagoj (mortigoj, ekzilo ktp.) kontraŭ politikaj malamikoj. Inter ili konatas:
- politika teroro de jakobenoj en Francio (1793-1794)
- la "ruĝa teroro" en Rusio (1918-1921),
- la frankisma ekstermado farita de sekvintoj de Franco dum kaj post la Hispana Enlanda Milito (1936-1939),
- la purigado de supozitaj kontraŭantoj kaj en Germanio kaj en la okupitaj landoj de la reĝimo de Hitlero dum la Dua Mondmilito (1939-1945),
- la stalinismaj reprezalioj en Sovetunio (1930-1953), vidu la Granda purigo
- la ekstermado de maldekstruloj farita de la reĝimo de Pinochet en Ĉilio dum lia diktaturo (1973-1988)
kaj multaj aliaj.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.